Nova Lingvafrankao
Nova Lingvafrankao | ||
Lingua Franca Nova | ||
La flago de Nova Lingvafrankao | ||
konstruita lingvo | ||
---|---|---|
Parolata en | Tuta mondo | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | >100 | |
Skribo | latina kaj cirila[1] | |
Lingvistika klasifiko | ||
Planlingvo | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Neniu lando | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-3 | lfn | |
SIL | LFN | |
Glottolog | ling1267 | |
Angla nomo | Lingua Franca Nova | |
Franca nomo | lingua franca nova | |
Vikipedio | ||
Nova Lingvafrankao aŭ Elefeno (memnome Lingua Franca Nova, LFN aŭ Elefen) estas planlingvo kreita en 1965 de psikologo d-ro C. George Boeree el la Universitato Shippensburg en Pensilvanio. Nova Lingvafrankao baziĝas sur la franca, itala, portugala, hispana kaj kataluna. La projekto do klasigeblas Eŭroklono, do naturalisma planlingvo bazita sur eŭropaj lingvoj. La lingvo estas fonetike skribita per 22 literoj de la latina alfabeto aŭ de la cirila. Ĝi estas naturalisma planlingvo bazita sur latinidaj lingvoj, specife sur kreoloj, kiel sur Papiamento kaj Ĉavakano kaj tiel plu. LFN prenas sian nomon de mezepoka Lingvafrankao.
Oni ne konfuzu ĝin kun alia similnoma projekto de 19a jarcento citita de Louis Couturat kaj Leopold Leau, en ilia Histoire de la langue universelle, kiu nomiĝis simile Lingua franca nuova.
Alfabeto kaj prononco
[redakti | redakti fonton]Oni povas uzi la latinan aŭ la cirilan skribon.
Latina a b c d e f g h i j l m n o p r s t u v x z Cirila а б к д е ф г x и ж л м н о п р с т у в ш з Prononco a b k d e f g h i ĵ l m n o p r s t u v ŝ z
Diftongoj
[redakti | redakti fonton]- ai /aj/
- au /aw/
- eu /ew/
- oi /oj/
Kiam i aŭ u antaŭas alian vokalon, ĝi iĝas duonvokalo—/j/, /w/—en la sekvantaj kazoj:
- Vortkomence: iato /'ja.to/, uafel /wa.'fel/, ia /ja/
- Intervokale: joia /'ʒo.ja/, ciui /'ki.wi/
- En li, ni: folia /'fo.lja/, castania /kas.'ta.nja/
- En cu, gu: acua /'a.kwa/, cual /kwal/, lingua /'lin.gwa/
Akcento
[redakti | redakti fonton]La akcento lokiĝas sur la vokalo antaŭ la lasta konsonanto, escepte antaŭ la plurala finiĝo -s (se ekzistas), de la vorto. La duonvokalon de diftongo oni konsideras kiel konsonanton. Sed kiam du finaj vokaloj estas ea, ae, eo, oe, ao, oa, aŭ ui, la akcento troviĝas sur la unua vokalo de la vokalduopo.
mision /mi.si.'on/, bonsai /bon.'saj/, emosio /e.'mo.si.o/, martes /mar.'tes/, mares /'ma.res/, tio /'ti.o/, deluvio /de.'lu.vi.o/, jelosia /ʒe.'lo.si.a/, numero /nu.'me.ro/. numeros /nu.'me.ros/, idea /i.'de.a/, ideas /i.'de.as/, coneo /ko.'ne.o/, asentua /a.'sen.tu.a/, asentuas /a.'sen.tu.as/, lingua /'lin.gwa/, linguas /'lin.gwas/, produi /'pro.'du.i/
Notu, ke la akcento ne tre gravas en LFN kaj akcentaj variaĵoj ne malhelpus komprenon. La kreinto de LFN verŝajne rekomendas nestriktecon pri akcentoj.
Gramatiko
[redakti | redakti fonton]Morfologio
[redakti | redakti fonton]La gramatiko estas bazita sur latinidaj kreolaj lingvoj (la moto de la lingvo estas "Lingua Franca Nova – la creol per la mundo!"). La pasintan tempon indikas vorteto ia kaj la futuron la vorteto va antaŭ la verbo.
Tempo | Verbo en LFN | |
Infinitivo | ama (ami) | |
Estanta tempo | me ama tu ama el ama |
nos ama vos ama los ama |
Pasinta tempo | me ia ama tu ia ama el ia ama |
nos ia ama vos ia ama los ia ama |
Futuro | me va ama tu va ama el va ama |
nos va ama vos va ama los va ama |
Pasiva participo | amada | |
Aktiva participo | amante |
- me – mi
- tu – vi (sola)
- el – li/ŝi
- lo – ĝi
- nos – ni
- vos – vi (ĉiuj)
- los – ili
La pluralo estas formata per la nura gramatika sufikso: -s (aŭ -es post konsonantoj). Estas prefiksoj kaj sufiksoj por derivado: -or por persono, kiu faras ion lige kun sia rolo aŭ profesio kaj -eria por laborejo, butiko.
- carne – "viando"
- carnor – "viandisto"
- carneria – "viandejo"
La verboj povas esti uzataj kiel substantivoj sen ŝanĝo, la adjektivoj kaj adverboj ankaŭ povas esti uzataj kiel substantivoj.
- nos dansa – "ni dancas"
- la dansa – "la danco"
La vortprovizo havas 14.000 vortojn.
Sintakso
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas striktan vortaranĝaĵon: subjekto—verbo—objekto
- la fem ama la casa – "la virino amas la domon"
Subjekto kaj objekto: partikulo—substantivo—adjektivoj
- la casa grande – "la domo granda"
Verbo: helpverboj—verbo—adverboj
- debe pasea atendente – "devas iri singarde"
Literaturo
[redakti | redakti fonton]La literaturo de Lingua Franca Nova estas la literaturo skribita en Elefeno. Ekde sia kreiĝo, ĉi tiu lingvo havas literaturon kun tekstoj originalaj kaj tradukitaj.
La unua libro publikigita en Nova Lingvafrankao estis La aventuroj de Alico en Mirlando, tradukita de Simon Davies. La unua originala verko estis La xerca per Pahoa, verkita de Vicente Costalago[2]. La dua originala verko estis La marcia nonconoseda, ankaŭ verkita de Vicente Costalago[3].
Ekzemplo de teksto
[redakti | redakti fonton]- Lingua Franca Nova (audio)
Lingua Franca Nova es desiniada per es un lingua vera simple, coerente, e fasil aprendeda, per comunica internasional. El ave varios cualia bon:
Lingua Franka Nova estas kreita por esti lingvo vere simpla, konsekvenca, kaj facile lernebla por la internacia komunikado. Ĝi havas plurajn ecojn:
- El ave un numero limitada de fonemes. El sona simila a italian o espaniol.
- Ĝi havas limigitan nombron da fonemoj. Sone ĝi similas al la itala aŭ hispana.
- El es scriveda como el sona. No enfante deve pasa multe anios studia nonregulas.
- Oni literumas ĝin fonetike. Neniu infano devas lerni multjare malregulaĵojn.
- El ave un gramatica vera simple e regula. El es min complicada en esta caso como engles o indonesian.
- Ĝi havas gramatikon vere simplan kaj regulan. Tiurilate ĝi estas tiel simpla kiel angla aŭ indonezia.
- El ave un grupo limitada e tota regula de afises produinte per crea parolas nova.
- Ĝi havas limigitan kaj regulan aron da afiksoj produktivaj por konstrui novajn vortojn.
- El ave regulas de la ordina de parolas bon definada, como multe linguas major.
- Ĝi havas bone difinitajn regulojn por vortordo, kiel multe da ĉeflingvoj.
- El ave un lista de parolas fundada en la linguas roman moderne. Esta linguas es comun e influensente, e ia contribui la parte major de parolas engles.
- Ĝi havas vortotrezoron forte bazitan en la modernaj latinidaj lingvoj. Tiuj lingvoj estas mem tre disvastiĝintaj kaj influhavaj, kaj kontribuis la ĉefparton de la angla vortotrezoro.
- El es desiniada per es asetante natural de parolas tecnical de latina e elenica, la "norma de mundo" per fato.
- Ĝi estas koncipita por nature akcepti teknikajn neologismojn de la latina kaj greka, la fakta "mondnormo".
- El es desiniada per aperi plu parte "natural" per los ci comprende la linguas roman, ma no min fasil per otras.
- Ĝi estas koncipita por aperi relative "natura" por tiuj, kiuj komprenas lingvojn latinidajn, sen esti malfacile lernebla por la aliaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vici de Elefen. Gramatiko de Lingua Franca Nova (esperante) (PDF), p. 3. “Elefeno uzas la du plej bone konatajn alfabetojn en la mondo: la roma (aŭ latina) kaj la cirila.”.
- ↑ Libro. Arkivita el la originalo je 2021-08-11. Alirita 2021-10-12 .
- ↑ La marcia nonconoseda. Arkivita el la originalo je 2022-03-07. Alirita 2022-03-07 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Enkonduko
- Vikia enciklopedio en Nova Lingvafrankao Arkivigite je 2019-10-28 per la retarkivo Wayback Machine en Wikia.
- Gramatiko de Nova Lingvafrankao esperante
- Nova Lingvafrankao ĉe Omniglot angle
- Retforumo por Nova Lingvafrankao (en Nova Lingvafrankao)
- Mi faris kartaron en Anki kaj Memrise por lerni la plej oftajn vortojn de Elefen
|