Saltu al enhavo

Internacia planlingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Internacia planlingvointernacia helplingvo estas planlingvo konstruita por la uzo en ĝenerala internacia komunikado. Ofte oni uzas nur la vorton planlingvo kiel mallongigon de internaciaj planlingvoj. Troveblas ankaŭ la sinonimoj "sennacia lingvo" aŭ "artefarita lingvo", sed kompare al la nocio "planlingvo", ili pli ofte provokas miskomprenojn kaj negativajn asociojn. Ankaŭ la sinonimo "konstruita lingvo" estas uzata samsence.

La plej multe parolata internacia planlingvo estas Esperanto. Kelkaj aliaj, kiel Interlingvao (Interlingua) kaj Ido, ankaŭ havas menciindan parolantaron, dum la plejmulto (99%) de la projektoj nuntempe ne havas iujn ajn parolantojn.

La unua vaste konata internacia planlingvo estis Volapuko, publikigita en 1879, kaj komence ĝi estis tre sukcesa. Sed post la apero de Esperanto en 1887 ĝia parolantaro rapide malkreskis, ĉar Esperanto ĝin anstataŭis.

Poste multaj homoj konstruis aliajn internaciajn planlingvojn, ĉar laŭ ili Esperanto ne estas perfekta. En la kazo de Ido, tio dum certa tempo kaŭzis etan skismon de la Esperanto‑movado, sed fine Esperanto restis la plej disvastiĝinta internacia planlingvo, proksimume centoble pli parolata ol la due plej disvastiĝinta.

Detlev Blanke diferencigas la kelkajn parolatajn internaciajn planlingvojn, kiuj daŭris plurajn jardekojn kaj publikis gazetaron (malpli ol dek lingvoj), disde la projektoj aŭ skizoj (pli ol 99 %)[1].

Klasifiko de internaciaj helplingvoj

[redakti | redakti fonton]

Apriora aŭ aposteriora

[redakti | redakti fonton]

Apriora lingvo estas planlingvo kie vortelementoj ne venas de jam-ekzistantaj naturaj lingvoj sed ili ĉefe estas kreitaj por la lingvo mem. Subtenantoj de tia lingvo asertas ke tio permesas pli altan nivelon de neŭtraleco ĉar neniu havus avantaĝon pro simileco al denaska lingvo. La plej populara apriora lingvo estas Kotava.

Planlingvo kiu baziĝas sur vortelementoj kiuj jam ekzistas en aliaj lingvoj estas nomata aposteriora lingvo. La granda plejmulto de helplingvoj estas aposterioraj, parte pro la ideo ke rekoneblaj vortoj estus pli facile memoreblaj kaj alportus hejmecan senton.

Necesas distingi vortojn de la gramatiko. Apriora lingvo povas havi gramatikon kiu similas al tiu eŭropa lingvo, do la neŭtraleco estas nur surfaca. Male, lingvo kun aposterioraj vortoj povas havi apriorajn trajtojn (ne bazitaj sur io ekzistanta) en sia gramatiko.

Zona aŭ monda

[redakti | redakti fonton]

Zona planlingvo (angle: zonlang) baziĝas sur lingvoj de specifa regiono aŭ de specifa lingva familio. Ekzemplo estas lingvo kreita por Eŭropo uzante la lingvojn tieparolatajn. Interlingvao estas ekzemplo de zona planlingvo kiu baziĝas latinidaj lingvoj kaj la Angla. La interslava estas ekzemplo de zona planlingvo kiu baziĝas sur slavaj lingvoj. Kvankam zonaj planlingvoj baziĝas sur specifaj lingvoj, ili estas ofte intencataj por tutmonda komunikado.

Mondfontaj planlingvoj (angle: worldlang) baziĝas sur lingvoj de malsamaj lingvofamilioj. La vortaro provas reprezenti lingvojn kiuj loĝas en diversaj partoj de la mondo. Ili malsimilas inter si per la elekto de lingvofontoj kaj per la metodo elekti vortojn. Ili ekpopulariĝis en la komenco de la 21-a jarcento per la aliro al la interreto. La plej konataj ekzemploj estas Lingwa de Planeta kaj Globasa.

Skemisma aŭ naturalisma

[redakti | redakti fonton]

Ofta maniero distingi planlingvojn estas kiel malregule ili estas por aspekti pli kiel natura nacia lingvo. Ekzemplo estas la sistemo de tabelvortoj en Esperanto. En Ido, anstataŭ omna-tempe (ĉi-am), sempre estas preferata ĉar ĝi pli similas al vorto en latinidaj lingvoj. Ekzistas do debato: kio pli gravas: la reguleco ene de skemo aŭ la tuja komprenebleco (kaj kutimoj) el naturaj lingvoj? Oni tiam diras ke Esperanto estas pli skemisma kaj Ido pli naturalisma.

Oni povas meti la popularajn latinidecajn planlingvojn en linio, de la plej skemisma al la plej naturalisma: Esperanto - Ido - Okcidentalo - Interlingvao.

Listo de internaciaj helplingvoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu listo ekskluzivas tiel nomatajn Esperantidojn, kiel Ido. La plimulto estis skizoj aǔ projektoj, kiuj neniam estis parolataj aǔ ne estas parolataj hodiaŭ.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Detlev Blanke, How not to Reinvent the Wheel... The essential Scholarly Literature in Interlinguistics and Esperantology, p. 200 in Interdisciplinary Description of Complex Systems, Scientific Journal, Special Issue : The Phenomenon of Esperanto13 (2), pp.200-215, 2015, ISSN 1334-4684

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • AL LA HISTORIO DE LA PROVOJ DE LINGVOJ TUTMONDAJ DE LEIBNITZ ĜIS LA NUNA TEMPO: Publika parolado, havita en la Nurnberga klubo de instruistoj, la 11 de Novembro 1884 do L. EINSTEIN. (El la « Bayerische LehrerZeitung » No. 11 kaj 12 1885.)