Sabiote
Sabiote | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 23410 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 780 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 307 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 4′ N, 3° 19′ U (mapo)38.0689002-3.3114107Koordinatoj: 38° 4′ N, 3° 19′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 840 m [+] | ||
Areo | 12,3 km² (1 230 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sabiote [+] | |||
Sabiote estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la centro de la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio en la nordoriento de la komarko La Loma.
La areo de la municipo estas 112,19 km2 kie loĝas 3 918 geloĝantoj, do loĝdenso estas 35,76 loĝ./km2.
La ĉefa industrio estas la produktado de olivoleo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ties municipa teritorio estas en la norda parto de la Betika Montĉeno. La olivarboj, kiuj estas konstituitaj en preskaŭ unukultivo, kun la industrio de produktado de olivoleo.
La municipa teritorio limas kun tiuj de Torreperogil, Úbeda, Navas de San Juan, Santisteban del Puerto kaj Villacarrillo.
Ĝi estas en zono inter riveroj, precize Gvadalkiviro kaj ties alfluanto Gvadalimar. Temas pri la tria pinto de la nomita «renesanca triangulo de La Loma», montro de la plej bela renesanco kun Baeza kaj Úbeda. Same, formas parton de la plek ampleksa Vojo "Ruta del Renacimiento Andrés de Vandelvira", kun Úbeda, Baeza, Canena kaj Villacarrillo, pro la aro de monumentoj, anguloj kaj lokoj de la komarko per kio oni intencas allogi la enlandan turismon.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam estis homa okupado en la Bronzepoko, de kiu oni trovis restaĵojn en la loko nomita "La Cobatilla". En romia epoko estis grava urbo kiu rajtis stampi propran moneron. En la epoko de Al Andalus, ĝi formis parton de la Regno de Ĥaeno, nomita Ibn-Sabiĝuto. En 1226 Fernando la 3-a konkeris ĝin kaj havigis foruon.[1]
Lia filo Alfonso la 10-a havigis la urban titolon "Muy Leal Villa" kaj donis ĝin al la Ordeno de Kalatravo, sed Sanĉo la 4-a rehavis ĝin. En 1537, la nobelo Francisco de los Cobos aĉetis ĝin al la imperiestro Karolo la 5-a kaj tiam la urbo atingis sian plejan brilon.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kastelo de Sabiote.
- Preĝejo de Sankta Petro.
- Fontanoj, nobelaj domegoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|