Castillo de Locubín
Castillo de Locubín | |||
---|---|---|---|
Castillo de Locubín (Jaén, Andaluzio)
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Jaén | ||
Municipo | Castillo de Locubín | ||
Poŝtkodo | 23670 | ||
Retpaĝaro | castillodelocubin.es | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Ayuntamiento de Castillo de Locubín | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 887 [1] | ||
Loĝdenso | 47,4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 37°31′N 3°56′U / 37.517°N, 3.933°U (mapo) Koordinatoj: 37°31′N 3°56′U / 37.517°N, 3.933°U (mapo) | ||
Alto | 706 m | ||
Areo | 103 km2 | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Castillo de Locubín [+] | |||
Castillo de Locubín [kastiĝo delokuBIN] (Kastelo de Locubín) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 103 km2 kie loĝas 4887 geloĝantoj, do loĝdenso estas 47.4 loĝ./km2. Castillo de Locubín situas je 68 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno en la komarko Suda Montaro.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 4887 geloĝantoj de la municipo Castillo de Locubín estas 2451 inoj kaj 2436 viroj. En la 103-kvadratkilometra teritorio estas 2 setlejoj, kie loĝas 4539 geloĝantoj, kaj aliaj 348 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 29, 16 inoj kaj 13 viroj, kaj mortis 62, 33 inoj kaj 29 viroj. Tiel la natura kresko estis -33 (-0.7%). La laborkapabla loĝantaro estis 1873 homoj (38.3%).
Historio
[redakti | redakti fonton]Estis trovitaj diversaj restaĵoj de la Bronzepoko, de iberoj kaj de romianoj.
Dum la etapo islama de Al Andalus la setlejo estis konata kiel Hisn al-Uqbin, tradukitaj kiel Kastelo de la Agloj kaj kiel Kastelo de la Kavoj. Fine de la 9a jarcento okazis la ribelo de muladioj ĝis en 918 la kalifo Abd ar-Rahman la 3-a subpremis la ribelon. Poste Castillo de Locubin restis en manoj de la ziridoj de Granado. Pro sia lima loko ĝi pasis ofte de islamanoj al kristanoj kaj inverse.
En tempo de Fernando la 3-a, la urbo formis parton de la teritorioj de la Ordeno de Kalatravo. En 1341 la urbo estis definitive konkerita por Alfonso la 11-a, kiu donis la vilaĝon kaj kastelon al Alcalá la Real. Tiu dependeco kaj civila kaj religia de Castillo respecto el Alcalá la Real daŭris ĝis la unuaj jardekoj de la 19a jarcento.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Castillo de Locubín - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|