Xavier Benguerel
Xavier Benguerel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1905 en Barcelono | ||||
Morto | 19-an de decembro 1990 (85-jaraĝa) en Barcelono | ||||
Tombo | Poblenou Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | hispana • kataluna vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Xavier Benguerel (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto dramaturgo poeto tradukisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Icària vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Xavier BENGUEREL i Llobet (Barcelono, 1905 - 19a de decembro 1990) estis hispana verkisto kaj tradukisto, ricevinto de la premio Planeta en 1974 pro sia romano Icaria, Icaria... kaj en 1988 de la Premio de Honoro de la Katalunaj Beletroj.[1]
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]En 1929 li debutis en katalunlingva rakontado per la publikigo de Pàgines d´un adolescent (Paĝoj de adoledkulo), pro kiu li ricevis la premion Les Ales Esteses. En 1930, li edziĝis kun Rosa Godó i Gabarró, kun kiu li havis du filojn. En 1936, la aŭtoro eniris en la administrajn servojn de la Institucio de Katalunaj Beletroj.
Dum la Hispana Enlanda Milito li redaktis tekstojn propagandajn por la respublika tendaro. Post la milito li iris al ekzilo, dekomence en Francion, kie koincidis kun la verkistoj Mercè Rodoreda, Pere Calders, Anna Murià kaj Joan Oliver. Kun Oliver, ki tenis longan leteran rilaton kaj amikecon, kiu malvarmiĝis post jaroj pro diferencoj de ideologioj. Benguerel povis fornavigi al Bonaero kaj de tie translokiĝis al Santiago de Chile, kie kreis la "Laboratorio Benguerel S.L.", kiu havigis al li grandajn enspezojn kaj tial la eblon dediĉi sin al la literaturo profesie. Dum sia ekzilo li publikigis Sense retorn kaj La Máscara (rakontoj).
En 1954 li revenis al Katalunio kaj unu jaron poste li kreis kun Joan Sales "El club dels Novel.listes", kiu publikigis la unuan volumon de la kolekto kun la romano El testament kaj Gorra de plat. El club dels Novel.listes publikigis ankaŭ verkojn de Mercè Rodoreda, Llorenç Villalonga, Maria Aurèlia Capmany, Joan Sales kaj Ramon Folch, inter aliaj.
En 1974 li ricevis la premion Planeta pro Icaria, Icaria..., kiu estis publikigita samtempe en hispana kaj kataluna, en kiu li rekreis la anarkiistan medion de la Poblenou de antaŭ la milito.
Li mortis dum la transformado de la laborista kvartalo Poblenou kaj de la urba marbordo de Barcelono prepare al la Somera Olimpiko 1992, transformo kiun li publike bedaŭris.