William Jones
William Jones | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Orientalist Jones |
Naskiĝo | 28-an de septembro 1746 en Londono |
Morto | 27-an de aprilo 1794 (47-jaraĝa) en Kolkato |
Mortokialo | Inflamo |
Tombo | South Park Street Cemetery (en) |
Lingvoj | sanskrito • araba • hebrea • franca • itala • angla |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio Anglio |
Alma mater | Universitata Kolegio Lernejo Harrow |
Familio | |
Patro | William Jones |
Patrino | Mary Jones (en) |
Edz(in)o | Anna Maria Shipley (en) |
Okupo | |
Okupo | antropologo verkisto botanikisto politikisto poeto juĝisto tradukisto lingvisto orientalisto |
Sir William JONES (28-an de septembro 1746 – 27-an de aprilo 1794) - angla-kimra filologo, lingvosciencisto kaj orientalisto. Laŭ edukiteco estis juristo kaj laboris kiel juĝisto en Kolkato. En 1784 fondis Azian Societon de Bengalo. Tradukis baratan literaturon kaj persan literaturon.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Kiel la unua rimarkis similecon inter sanskrito, greka lingvo kaj latino kaj opiniis ke tiuj ĉi tri antikvaj lingvoj devenas de unu pralingvo, de kiu ankaŭ fontis ĝermana lingvaro kaj kelta lingvaro. La pralingvon oni nomis hindeŭropa pralingvo; lingvoj de ĝi deventaj formas hindeŭropan lingvaron (poste oni aligis al ĝi ankaŭ baltslavan lingvaron, slavan lingvaron, la albanan, armenan kaj aliajn). En 1771 eldonis Grammar of the Persian Language, la unuan anglan lernolibron de la persa lingvo. Li tradukis persan literaturon, kiu inspiris George Gordon Byron, Shelley kaj poetojn de eŭropa romantikismo.
Li argumentis pri la komuna deventrunko de la tri menciitaj lingvoj sanskrito, greka lingvo kaj latino jene:
|
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Cannon, Garland H. (1964). Oriental Jones: A biography of Sir William Jones, 1746–1794. Bombay: Asia Pub. House Indian Council for Cultural Relations.
- Mukherjee, S. N. (1968). Sir William Jones: A study in eighteenth-century British attitudes to India. London, Cambridge University Press. ISBN 0-521-05777-9.
- Poser, William J. and Lyle Campbell (1992). Indo-european practice and historical methodology, Proceedings of the Eighteenth Annual Meeting of the Berkeley Linguistics Society, pp. 214–236.
- The 1911 Encyclopædia Britannica, 11th ed. Sir William Jones
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ William Jones, Tria Parolado al la Azia Societo de Kolkato, 1786.