Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj
Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Landoj | Barato, Ĉinio, Pakistano, Afganio | ||||
Akvokolektejo | 49 510 km² (4 951 000 ha) [+] | ||||
Areo | 49 400 km² (4 940 000 ha) | ||||
Birdospecioj | 172 | ||||
Mamulspecioj | 80 | ||||
|
|||||
Vikimedia Komunejo: Northwestern Himalayan Alpine Shrub and Meadows Ecoregion (One Earth) [+] | |||||
La nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj mezazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de la nordokcidentaj himalajaj altaĵoj de Afganujo, Barato, Ĉinujo kaj Pakistano.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj kovras 49 400 da kvadrataj kilometroj je altitudoj inter 3 300 kaj 3 600 metroj en nordokcidenta Himalajo. Ili troviĝas en Himaĉal-Pradeŝo kaj Ĝamuo kaj Kaŝmiro en nordokcidenta Barato kaj norda Pakistano, precipe en Kaŝmiro.
Flaŭro
[redakti | redakti fonton]La ekoregiona flaŭro precipe konsistas el kriplarboj kaj herboj.
Diversaj rododendroj vivas en la arbustara biotopo apud la arbolimo, kiel juniperoj kaj betuloj. Kvankam pluraj rododendrospecioj troviĝas en tiu ekoregiono, ili estas reprezentataj kun malpli granda diverseco ol en la orienta Himalajo, kie 60 specioj estas registritaj en la nordorient-himalajaj sub-altmontaraj koniferaroj.
Genroj de herbaj plantoj inkluzivas doronikon, delfinion, gencianon, Meconopsis, Pedicularis, anemonon, Aster, poligonon, primolon, kaj Mertensia. Sur deklivaj vivejoj vegetas Caragana, Saxifraga, Draba, kaj Gypsophila.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]Okdek mamulaj specioj estas registritaj en tiu ekoregiono. Ĝi enhaves elstarantan biotopon por la neĝleopardo kaj la tibeta lupo (Canis lupus chanco). Aliaj mamuloj inkluzivas la ibekson (Capra ibex), Capra falconeri, Pseudois nayaur, Hemitragus jemlahicus, kaj Marmota himalayana.
Estas 172 birdospecioj en tiu ekoregiono. Rimarkindaj birdoj inkluzivas la ŝafgrifon (Gypaetus barbatus), la reĝan aglon (Aquila chrysaetos), la himalajan grifon (Gyps himalayensis), Lerwa lerwa, la tibetan neĝan kokon (Tetraogallus tibetanus), kaj la himalajan neĝan kokon (Tetraogallus himalayensis).
Naturprotekto
[redakti | redakti fonton]Tiu ekoregiono estas bone konservita kaŭze de alta altitudo, severa klimato, kaj manko de arboj. Protektitaj areoj inkluzivas : Nacian Parkon Pin Valon, Nacian Parkon Granda Himalajo kaj Nacia Pärko Kiŝtŭar.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- angle Hoekstra, J. M. & Molnar J. L. Jennings & Revenga Spalding & M. D. Boucher & T. M. Robertson & J. C. Heibel & T. J. Ellison 2010 : The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference, University of California Press, Molnar J. L. ISBN 978-0520262560 [1] Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Pakistano
- Nacia Parko Gangotri
Palearktisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
---|---|
PA1006 Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo | Afganio, Barato, Ĉinio, Pakistano |
PA1008 Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo | Irano, Turkmenio |
PA1010 Alt-atlasa junipera stepo | Maroko |
PA1012 Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj | Afganio, Barato, Ĉinio, Pakistano |
PA1013 Ordos-altebenaĵa stepo | Ĉinio |
PA1014 Pamir-alpaj dezerto kaj tundro | Afganio, Ĉinio, Kirgizio, Taĝikio |
PA1015 Ĉilianaj subalpaj herbejoj | Ĉinio |
PA1016 Sajanaj alpaj herbejoj kaj tundro | Mongolio, Rusio |
PA1017 Sudorient-tibetaj arbustaroj kaj herbejoj | Ĉinio |
PA1018 Sulajmanaj alpaj herbejoj | Afganio, Pakistano |
PA1019 Tjanŝanaj montaraj stepo kaj herbejoj | Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio |
PA1020 Tibet-altebenaĵaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj | Ĉinio |
PA1021 Okcident-himalajaj altpaj arbustaroj kaj herbejoj | Barato, Nepalo |
PA1022 Jarlung-Zamba arida stepo | Ĉinio |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono PA1012 : Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj (WWF)
- angle Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj (WWF-Wildworld)
- angle Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Nordokcident-himalajaj altpaj arbustaroj kaj herbejoj (Globalspecies) Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de ekoregiono PA1012 : tajpu Northwestern Himalayan alpine shrub. Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine