Nenegativa entjera potenco de 2
En matematiko, nenegativa entjera potenco de 2 (plu ĉi tie simple potenco de 2) estas ĉiu de la nenegativa entjero potenco de la nombro 2; en aliaj vortoj 2 multiplikiĝita per si certan nombron de fojoj. 1 estas la 0-a povo de 2. Skribita en duuma sistemo, ĉi tia potenco de 2 ĉiam havas formon 10000…0, simile al potenco de 10 en la dekuma sistemo.
Ĉar 2 estas la bazo de la duuma sistemo, potencoj de 2 estas gravaj en komputiko.
La unuaj 40 potencoj de 2
[redakti | redakti fonton]2 | 2 048 | 2 097 152 | 2 147 483 648 | |||||||||||
4 | 4 096 | 4 194 304 | 4 294 967 296 | |||||||||||
8 | 8 192 | 8 388 608 | 8 589 934 592 | |||||||||||
16 | 16 384 | 16 777 216 | 17 179 869 184 | |||||||||||
32 | 32 768 | 33 554 432 | 34 359 738 368 | |||||||||||
64 | 65 536 | 67 108 864 | 68 719 476 736 | |||||||||||
128 | 131 072 | 134 217 728 | 137 438 953 472 | |||||||||||
256 | 262 144 | 268 435 456 | 274 877 906 944 | |||||||||||
512 | 524 288 | 536 870 912 | 549 755 813 888 | |||||||||||
1 024 | 1 048 576 | 1 073 741 824 | 1 099 511 627 776 |
Potencoj de 2, kies eksponentoj estas potencoj de 2
[redakti | redakti fonton]Ĉar modernaj memorĉeloj ofte registras nombron da bitoj kiu estas potenco de 2, la plej ofte uzataj potencoj de 2 estas tiuj kies eksponento estas ankaŭ potenco de 2. Ekzemple:
- 2¹ = 2
- 2² = 4
- 24 = 16
- 28 = 256
- 216 = 65 536
- 232 = 4 294 967 296
- 264 = 18 446 744 073 709 551 616
- 2128 = 340 282 366 920 938 463 463 374 607 431 768 211 456
Kelkaj de ĉi tiuj nombroj prezentas la kvanton de valoroj reprezenteblaj uzante komunajn komputilajn datumtipojn. Ekzemple, 32-bita vorto konsistanta el 4 bitokoj/bajtoj povas reprezenti 232 distingaj valoroj, kio povas esti estimita kiel nura bit-ŝablono, aŭ estas pli kutime interpretita kiel la sensignumaj nombroj de 0 al 232−1, aŭ kiel la limo de signitaj/signohavaj nombroj inter −231 kaj 231−1.
Aliaj rekoneblaj potencoj de 2
[redakti | redakti fonton]- 210 = 1024 - nombro proksimuma al 1000 - multiplikanto, kiu estas uzata per prefikso "kilo-" (kiel en kilogramo). Pro tio oni diras ke 1024 bajtoj = 1 kilobajto aŭ kibibajto. En komputiko oni uzas malmulte aliajn signifojn de "kilo-", "mega-", "giga-", "tera-". Estas pli ĝusta prefikso "kibi-", kiu tamen praktike estas malofte uzata.
- Simile,
Rimarku ke ĉi tiel estas ne ĉiam, iam oni opinias ke 1000 bajtoj = 1 kilobajto ktp.
Ĉi tiuj nombroj ne havas speciala signifecon poj komputiloj, sed estas gravaj por homoj ĉar ili kutimas al potencoj de dek.
- 224 = 16 777 216 - la nombro de unikaj koloroj kiuj povas esti montritaj per kutimaj plenkoloraj ekranoj.
Ĉi tiu nombro estas la rezulto de uzado la tri-kanala RVB sistemo, kun 8 bitoj por ĉiu kanalo, aŭ kun 24 bitoj entute.
Rapida algoritmo al kontroli ĉu la nombro estas povo de du
[redakti | redakti fonton]La cifereca duuma prezento de nombroj permesas fari tre rapidan provon ĉu la donita nombro x estas povo de du:
- x estas povo de du (x & (x-1)) egalas nulo.
kie & estas bitlarĝa logika KAJ operatoro.
Ekzemploj:
1…111…1 | 1…111…111…1 | |||||
0…010…0 | 0…010…010…0 | |||||
0…001…1 | 0…010…001…1 | |||||
0…000…0 | 0…010…000…0 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Listo de la unuaj 1058 potencoj de du Arkivigite je 2006-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.freewebs.com/chandlerklebs/Powersof2.zip ZIP arkivo pri potencoj de 2.