Manuel Belgrano
Aspekto
Manuel Belgrano | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de junio 1770 en Bonaero | ||||
Morto | 20-an de junio 1820 (50-jaraĝa) en Bonaero | ||||
Mortis per | Edemo vd | ||||
Tombo | Santo Domingo convent (en) vd | ||||
Religio | politika katolikismo vd | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Argentino vd | ||||
Alma mater | Universitato de Salamanko Universitato de Valadolido vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Francisco Belgrano (en) kaj Joaquín Belgrano (en) vd | ||||
Infanoj | Pedro Rosas y Belgrano (en) vd | ||||
Parencoj | Manuel Belgrano Cabral (en) (nevo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | advokato politikisto militisto ekonomikisto ĵurnalisto juristo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Manuel BELGRANO (naskiĝis en Bonaero la 3-an de junio de 1770, mortis la 20-an de junio de 1820) estis intelektulo, advokato, politikisto kaj argentina militisto, luktanto de la milito de la argentina sendependeco kaj kreinto de la argentina flago.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Manuel José Joaquín del Sagrado Corazón de Jesús Belgrano estis kreolo de itala origino pro sia patro. La patro, origina el Ligurio, unue havis la familian nomon Peri – kiu poste hispanlingviĝis kiel Pérez – kvankam li poste havis la familian nomon Belgrano, laŭ la tradicio ĉar li produktis bonegan tritikon (de "belaj grajnoj"). Lia patrino, María Josefa González Casero, naskiĝis en la urbo Santiago del Estero.