Saltu al enhavo

Müntschemier

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Müntschemier (stacidomo).
Müntschemier
Blazono de Müntschemier
Blazono de Müntschemier
Blazono de Müntschemier
Müntschemier
Müntschemier
Müntschemier
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Erlach
Koordinatoj  46° 59′ 44″ N 7° 8′ 45″ O / 46.99556 °N, 7.14583 °O / 46.99556; 7.14583 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 44″ N 7° 8′ 45″ O / 46.99556 °N, 7.14583 °O / 46.99556; 7.14583 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1288
Areo 4,88 km²
Alteco 438 m super marnivelo
Poŝtkodo 3225
Komunumkodo 0498
Mapo de Müntschemier
Mapo de Müntschemier
Mapo de Müntschemier
vdr

Müntschemier (en la franca lingvo: Monsmier) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Erlach kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1288 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Müntschemier situas en la Berna Lagolando en la sudo de la Granda Marĉo, proksimume 25 kilometrojn sudsudokcidente de Bielo kaj 30 kilometrojn okcidentnordokcidente de Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Müntschemier kun la kvartaloj Unterfeld, Vor em Berg kaj Im Moos.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,88 km², de kiuj 1,8% estas kovritaj de arbaro, 77,9% servas por agrikulturo kaj 18,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Müntschemier limas en nordo al Brüttelen, en oriento al Treiten, en sudoriento al Kerzers (FR), en sudsudoriento al Ried ĉe Kerzers, en sudo al ekskalvo de la komunumo Morato (FR), en sudsudokcidento al Bas-Vully (FR), kaj en okcidento al Ins.

Müntschemier situas ĉe la grava kantona ĉefvojo n-ro 10 de Bielo al Berno kaj de ĝi kondukas krome la kantona ĉefvojo n-ro 237 al Aarberg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 5 kilometrojn sude en Kerzers. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita de la trajnlinio de Bielo al Berno.

La unua dokumenta mencio de Müntschemier datiĝas el la jaro 1185 kiel Munchimur. Kiel parto de la Senjorujo Erlach en la jaro 1395 Müntschemier estis akirita de Savojo kaj en la jaro 1474 de la urba ŝtato Berno, kiu ĝin en la jaro 1476 atribuis al la Voktejo Erlach.[3]

Partnera komunumo

[redakti | redakti fonton]

Müntschemier havas komunuman partnerecon kun la komunumo Hardheim de la distrikto Neckar-Odenwald en Baden-Virtembergo en Germanio.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]