Saltu al enhavo

La Libro de la mirindaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Livre de Marco Polo
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Rustichello da Pisa, Marko Polo
Lingvoj
Lingvo malnovfranca lingvo
Eldonado
Eldondato 1298
Ĝenro vojaĝlibrovojaĝa literaturo • robinsonado
Loko de rakonto TurkioArmenioKartvelioMezorientoAfganioKaŝmiro • Tibeto • TurkestanoĈinioMongolioPekinoJunanoGobioJapanio
vdr
"La Libro de la mirindaĵoj" temas pri la vojaĝoj de Marko Polo en Azio.
Delle meravigliose cose del mondo, 1496

La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo estas verko de anonimulo, eble Rustichello da Pisa, al kiu Marko Polo rakontas siajn vojaĝojn. La libro verkiĝis en la provenca lingvo, kiun Polo ne regis, kaj estis titolita Le divisament dou monde (la priskribo de la mondo), kvankam ĝi populariĝis sub la nomo Il Milione (la titolo devenas aŭ de miliono, tiam konsiderata grandega nombro, aŭ de la kromnomo de la familio Polo, Emilione).

La verko estas dividita en kvar "librojn". La unua libro priskribas la landojn de Meza Oriento kaj Centra Azio, kiujn Polo vidis en sia vojaĝo al Ĉinio. La dua libro priskribas Ĉinion kaj la kortegon de Kublaj-Ĥano. La tria libro priskribas kelkajn regionojn ĉe la azia marbordo: Japanio, Hindio ktp. kaj parton de Afriko. Fine, la kvara libro priskribas kelkajn militojn de mongoloj kaj la regionojn de ekstrema nordo, kiel Rusion

Oni diras ke la verkon redaktis kunulo de Polo en malliberejo. La libro tradukiĝis post nelonge en multajn eŭropajn lingvojn kaj en Esperanton tradukis Daniel Moirand kaj publikigis UEA, 2001.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Marko Polo, La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo, traduko, notoj, antaŭparolo, epilogo kaj postparolo de Daniel Moirand, publikigis UEA, Rotterdam, 2001 (Serio Oriento-Okcidento, n-ro 34, 445 paĝoj) ISBN = 92-9017-075-1

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]