Karl Bonhoeffer
Karl Bonhoeffer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Karl Ludwig Bonhoeffer |
Naskiĝo | 21-an de marto 1868 en Neresheim, Virtembergo, Germana Federacio |
Morto | 4-an de decembro 1948 (80-jaraĝa) en Berlino, Soveta okupacia zono de Germanio |
Mortokialo | Apopleksio |
Tombo | Friedhof Heerstraße, II W 12-286/287 |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato de Tubingeno Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino Munkena universitato |
Familio | |
Patro | Friedrich Tobias Bonhoeffer (en) |
Frat(in)o | Christine Bonhoeffer (en) |
Infanoj | Dietrich Bonhoeffer, Karl Friedrich Bonhoeffer (mul) , Sabine Leibholz-Bonhoeffer (en) , Klaus Bonhoeffer (en) , Christine Bonhoeffer (en) |
Parencoj | Hans von Dohnányi (en) (bofilo) Rüdiger Schleicher (en) (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | psikiatro privata medicina konsilanto neŭrologo universitata instruisto |
Karl Ludwig Bonhoeffer (naskiĝis la 31-an de marto 1868 en Neresheim, Reĝlando Virtembergo, mortis la 4-an de decembro 1948 en Berlino) estis germana kuracisto, psikiatro kaj neŭrologo.
Li laboris kiel Privata Medicina Konsilanto, profesoro pri Psikiatrio kaj Neŭrologio ĉe la universitato Frederiko-Vilhelmo en Berlino, la nuna Humboldt-Universitato en Berlino, kaj estis direktoro de la kliniko por mensaj kaj nervaj malsanoj de la la universitata klinikaro Charité [ʃaʀiˈteː] de Berlino. Interalie, li kiel profesoro doktorigis la kuracistan psikoanalizistinon Karen Horney.
Karl Bonhoeffer perdis siajn filojn Dietrich Bonhoeffer kaj Klaus Bonhoeffer kaj siajn bofilojn Hans von Dohnanyi kaj Rüdiger Schleicher pro ekzekutoj nome de la nazia reĝimo de Hitlero.