Juan Gris
Juan Gris | |
---|---|
Portreto fare de Amedeo Modigliani. | |
Persona informo | |
Naskonomo | José Victoriano González-Pérez |
Naskiĝo | 23-an de marto 1887 en Madrido |
Morto | 11-an de majo 1927 (40-jaraĝa) en Boulogne-Billancourt |
Mortokialo | Rena malfunkcio |
Tombo | Cimetière de l'Ouest (en) |
Lingvoj | hispana • kataluna • franca |
Ŝtataneco | Hispanio |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo scenografo gravuristo vidartisto konstrua desegnisto desegnisto ilustristo skulptisto artisto |
Verkoj | Carafe and Book Portrait of Pablo Picasso The Bottle of Anís del Mono The blue Carpet |
José Victoriano González-Pérez (Madrido, 23-a de marto de 1887 - Boulogne-sur-Seine, Boulogne-Billancourt, Francio, 11-a de majo de 1927), konata en la artaj etosoj kiel Juan Gris, estis pentristo hispana kiu faris sian agadon ĉefe en Parizo kiel unu el la majstroj de la kubismo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]José Victoriano González-Pérez naskiĝis en Madrido la 23an de marto de 1887, filo de komercisto kaj nepovra familio kio permesis lin eniri laŭgrade en etoso de la meza klaso.
El 1904 al 1906 li studis en la arta lernejo de Madrido kaj ĉe José Moreno Carbonero. En adolesko li estis ilustristo de publikaĵoj kiaj Blanco y Negro kaj Madrid.
En 1906 por eviti militservon kaj ekkoni la artan vivon, translokiĝis al Parizo, kie li konis artistojn kiaj Pablo Picasso kaj Georges Braque. Li malkomforte loĝis ĉe Bateau-Lavoir de Montmartre, dum ĉirkaŭ dek jaroj.
Dekomence li subtenis sin kiel ilustristo de L'Assiette au Beurre kaj Charivari.
Liaj komencaj kubismaj klopodoj estas de 1910. En la hispanaj muzeoj estas malmultaj verkoj liaj.
Pentrogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Bodegón con persiana, 1914, Tate Gallery, Londono.
-
Gitaro kaj Pipo, 1913, Artmuzeo de de Dallas
-
Stilleben mit Bordeauxflasche (Muta naturo kun botelo de Bordozo), 1919, Werner, Berlino.
-
Guitaro kaj mandolino, 1919, Galerie Beyeler, Bazelo.
-
Stilleben mit Gitarre, Buch und Zeitung (Muta naturo kun gitaro, libro kaj ĵurnalo), 1919, Kunstmuseum, Bazelo.
-
La fumanto (Frank Haviland), 1913. Muzeo Thyssen Bornemisza.
-
Muta naturo, 1913. Museo Thyssen Bornemisza.
-
Sida virino, 1917. Kolekto Carmen Thyssen Bornemisza.
-
Botelo kaj fruktujo, 1919. Muzeo Thyssen Bornemisza.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Álvaro Delgado-Gal, «En un vaso, el mar», ABCD las Artes y las Letras, 27-8/2-9-2005.
- Enrique Castaños Alés, «La pureza moral e intelectual de Juan Gris. Se cumplen ochenta años de la muerte del más puro pintor cubista».
- Google Art Proyect; Museo Reina Sofía, Obras de Juan Gris. http://www.googleartproject.com/museums/reinasofia/the-bottle-of-anis-del-mono