Saltu al enhavo

George Gilbert Scott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Gilbert Scott
Persona informo
Naskiĝo 13-an de julio 1811 (1811-07-13)
en Gawcott
Morto 27-an de marto 1878 (1878-03-27) (66-jaraĝa)
en Londono
Tombo Abatejo Westminster Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo George Gilbert Scott
Familio
Patro Thomas Scott (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Euphemia Lynch (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Caroline Oldrid (en) Traduki (1838–) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj George Gilbert Scott la pli juna, John Oldrid Scott (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo arkitekto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj ChristChurch Cathedral
Katedralo de Sankta Maria ĉe Edinburgo
Katedralo de Sankta Maria ĉe Glasgovo
St. Nicholas’ Church, Hamburg
vdr
La finstacio Sankta Pancras
Albert Memorial

Kavaliro George Gilbert SCOTT (n. la 13-an de julio 1811 - m. la 27-an de marto 1878) estis brita angla arkitekto.

Komence li desegnis paŭperejojn, sed li famis pro la desegno kaj restaŭro de preĝejoj, katedraloj ktp. en la gotika stilo. Li estis inspirata de Augustus Pugin. Li ludis kernan rolon en la 19a-jarcenta gotika reviviĝo de Anglio. Li ankaŭ desegnis la finstacion Sankta Pancras (1865) kaj la Albert Memorial, komisiitan de Reĝino Viktoria memore de sia edzo Princo Albert de Saxe-Coburg-Gotha kaj konstruita de 1864 al 1876.

Li naskiĝis en Gawcott, Buckinghamshire kaj estis filo de pastro. Li entombiĝis en Abatejo Westminster. Li fondis dinastion de arkitektoj: liaj filoj George Gilbert Scott la pli juna kaj John Oldrid Scott kaj lia nepo Kavaliro Giles Gilbert Scott laboris kiel arkitektoj.