Domažlice
- Eble vi serĉas: Domaželice.
Domažlice | |||
germane Taus | |||
urbo | |||
Placo en Domažlice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Domažlice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Domažlice | ||
Administra municipo | Domažlice | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Parto de | Ĥodio | ||
Montaro | Subbohem. montetaro | ||
Memorindaĵo | Domažlice burgo | ||
Rojo | Zubřina | ||
Situo | Domažlice | ||
- alteco | 428 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 26′ 26″ N 12° 55′ 38″ O / 49.44056 °N, 12.92722 °O (mapo) | ||
Areo | 24,61 km² (2 461 ha) | ||
Loĝantaro | 11 155 (2024) | ||
Denseco | 453,27 loĝ./km² | ||
Setlejo | 10-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 344 01 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0321 | ||
NUTS 5 | CZ0321 553425 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de urbo | 6 | ||
Bazaj setlejunuoj | 19 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Domažlice | |||
Retpaĝo: www.domazlice.info | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Domažlice (prononcu Domaĵlice) estas distrikta urbo en distrikto Domažlice kaj historia centro de Regiono Plzeň en Ĉeĥio, kies nomo estas Ĥodio (ĉeĥe Chodsko). Ĝi situas 47 km de urbo Plzeň. Loĝas en ĝi 11 155 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Stráž, Tlumačov, Babylon, Zahořany, Újezd, Chrastavice, Mrákov, Pasečnice, Meclov, Luženičky kaj Nevolice.
Historio
[redakti | redakti fonton]En du komercvojoj en Bavarion estiĝis jam en la 10-a jarcento doganejo, kiun ŝirmis princa burgo. La vilaĝo evoluis en spaco de hodiaŭa preĝejo de Ĉiuj sanktuloj. Iam post la jaro 1260 reĝo Přemysl Otakar la 2-a fondis okcidente de tiu ĉi vilaĝo liganta novan urbon. La situo en la vojo ĝis Bavario projektiĝis ankaŭ en bazplanon de la urbo. Laŭlonge laŭ la vojo elkreskis plilongigita placo ĉirkaŭita el ambaŭ flankoj per vico da domoj. En la placo elkreskis paroĥeja preĝejo, aŭgustiana monaĥejo kaj burgo. La loĝantoj de Ĥodio estis eligitaj el servuteco pro devo gardi limojn kaj ili estis subordigitaj rekte al la reĝa potenco.
El tempo de la fondo de la urbo konserviĝis partoj de la remparoj, Suba portalo (devene ĉi tie estis tri portaloj kaj malgranda portaleto), kelkaj partoj de la burgo kaj masonaĵo de la preĝejo kun cilindra turo.
La urbo estis riĉiĝanta pro avantaĝa situo en du vojoj. En la paso de la 14-a kaj la 15-a jarcentoj ĝi ricevis multajn privilegiojn de la ĉeĥaj reĝoj. En la jaro 1421, kiam minacis invado de kruculoj, urbanoj petis helpon de husana armeestro Jan Žižka, en kies soldataro ili poste partoprenis en sieĝado de urboj Bechyně kaj Plzeň. La 14-an de aŭgusto de 1431 poste okazis triumfbatalo de la husanoj kontraŭ soldataroj de la 5-a krucula ekspedicio, kiun gvidis kardinalo Giuliano Cesarini, la papa legato.
La urbo estis kondamnita pro ĉeesto en kontraŭhabsburga ribelo en la jaro 1547, sed ĝi rapide vekiĝis al denova evoluo. En la 19-a jarcento la urbo estis industriigita kaj ĝi fariĝis loko de oftaj restadoj de la ĉeĥaj verkistoj de la nacia renaskiĝo, kolektintoj de popolarto, muzikkomponistoj kaj pluaj personecoj. En la urbo restadis ekz. Božena Němcová, Josef Kajetán Tyl, Karel Jaromír Erben, Alois Jirásek, Jindřich Jindřich, en la jaro 1912 ĉi tie mortis Jaroslav Vrchlický. En la jaro 1861 estis alkondukita en la urbon okcidenta fervojo.
Nuntempe Domažlice estas centro de maŝinindustrio, lignoindustrio kaj vestindustrio.
Domažlice estas la naskiĝloko de Vuk Echtner kaj de Ladislav Klíma.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 969 |
1880 | 7 364 |
1890 | 8 046 |
1900 | 7 556 |
1910 | 8 555 |
1921 | 7 678 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 9 068 |
1950 | 8 739 |
1961 | 7 723 |
1970 | 9 044 |
1980 | 11 256 |
1991 | 11 519 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 11 048 |
2011 | 10 997 |
2014 | 11 110 |
2016 | 11 163 |
2017 | 11 177 |
2018 | 11 233 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 11 150 |
2020 | 11 094 |
2021 | 10 872 |
2022 | 10 749 |
2023 | 11 010 |
2024 | 11 155 |
Membrigo de urbo
[redakti | redakti fonton]La urbo nuntempe konsistas el du katastraj teritorioj kaj ses partoj. Ekde la 1-a de julio 1980 ĝis la 23-a de decembro 1990 esgtis konsisto de Domažlice la hodiaŭa municipo Babylon.
- Katastraj teritorioj
- Domažlice – partoj Město kaj ĉiuj antaŭurboj (Dolejší, Hořejší, Bezděkovské kaj Týnské)
- Havlovice u Domažlic – parto Havlovice
- Lokaj partoj
- Bezděkovské Předměstí - antaŭurbo
- Dolejší Předměstí - antaŭurbo
- Havlovice - devene memstara municipo
- Hořejší Předměstí - antaŭurbo
- Město – historia kerno de la urbo
- Týnské Předměstí - antaŭurbo
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Domo en strato Branská n-ro 56
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kanto pri Domažlice Arkivigite je 2005-05-25 per la retarkivo Wayback Machine
|