Amédée Couesnon
Amédée Couesnon | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Amédée Couesnon | |||||
Naskiĝo | 7-an de novembro 1850 en Provins | ||||
Morto | 29-an de septembro 1931 (80-jaraĝa) en Aisne | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Partio | Parti républicain, radical et radical-socialiste vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Auguste Amédée COUESNON estis franca politikisto kaj entreprenisto naskiĝinta la 7-an de novembro 1850 en Provins (Seine-et-Marne) kaj mortinta la 29-an de septembro 1931 en Château-Thierry (Aisne).[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Proprietulo de la grava fabrikejo de muzikiloj PGM Couesnon, li estis elektita kiel deputito de la departemento Aisne de 1907 ĝis 1919, ene de la politika grupo de la radikala-socialisma maldekstro[2]. Dum la tri sinsekvaj balotoj de 1907, 1910 kaj 1914, li rimarkinde estis elektita ekde la unua raŭndo. En la Nacia Asembleo, li kontribuis ĉefe pri aferoj militistaj aŭ plej proksimaj al sia industria fako.[2]
Liaj paroladoj « plenaj je trafeco » inspiris al tiutempaj gazetoj la neologismon « couesnonnades ».[3]
Li ne denove kandidatiĝis okaze de la deputitaj balotoj de 1919.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Amédée Couesnon aperis kiel persono en la teatraĵo La valizo de Jaurès, kreita en Tuluzo okaze de la 150-a datreveno de la naskiĝo de Jean Jaurès. Lia rolo estis ludita de Serge Le Lay.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivejo de Seine-et-Marne, komunumo Provins, naskoakto 169, jaro 1850 (paĝoj 87/107)
- ↑ 2,0 2,1 Datumbazo Sycomore..
- ↑ La Valise de Jaurès, hommage au tribun socialiste (22-a de junio 2009). Arkivita el la originalo je 2019-03-06. Alirita 2023-09-19 ..
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- « Amédée Couesnon », en Dictionnaire des parlementaires français (1889-1940), direktita de Jean Jolly, PUF, 1960
- Datumbazo Sycomore de la Nacia Asembleo de Francio - Arkivo