Saltu al enhavo

Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endemia birdo el la ekoregiono : Tangara cabanisi.

La ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Gvatemalo, Meksiko kaj Salvadoro.

La ekoregiono etendiĝas ĉe la bazo de la pacifika flanko de Ĉiapasa Patrinmontaro ekde la sudo de Meksiko, al Gvatemalo kaj Salvadoro. Ĝi kovras 9 600 da kvadrataj kilometroj.

La ĉefa naturrezervejo en la montaro estas Biosfera Rezervejo El Triunfo apud Mapastepec en la regiono Soconusco. La areo estas humida kun relative malaltaj temperaturoj kaj riĉa ĉiamverda tropika vegetaĵaro de nubarbara tipo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj  Argentino,  Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj  Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj  Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj  Bolivio,  Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj  Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj  Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj  Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj  Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero  Ekvadoro,  Kolombio,  Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj  Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj  Ekvadoro,  Kolombio,  Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj  Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj  Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj  Argentino,  Brazilo,  Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj  Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj  Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj  Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj  Gvatemalo,  Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar  Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj  Gvatemalo,  Meksiko,  Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj  Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj  Argentino,  Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio  Brazilo,  Bolivio,  Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj  Kostariko,  Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj  Meksiko

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]