Fago
Fago | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Folioj kaj semoj de Eŭropa fago
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Fagus crenata - Turna fago | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Fago (Fagus) estas holarktisa genro de dek specioj de deciduaj arboj en la familio fagacoj. Ili devenas de Eŭropo, Azio, kaj Nordameriko. Ili estas ekonomie gravaj arboj kun globformaj, long-pedunklaj virseksaj amentoj kaj kun inseksaj amentoj sur mallongaj, rigide staraj pedunkloj. La fruktoj estas po du triangulaj nuksoj en moldorna kupulo el kunkreskintaj brakteoj. Ili estas manĝeblaj sed iomete amargustaj pro la alta titro da tanino. La ligno estas tre multe utiligata, valora. Mez-Eŭropa arbo, kiu ŝatas malsekan klimaton. Kreskas 30-48 m, la arbokrono estas fermita, surfunde kreskas nur malmultaj arbustoj, herboj. Toleras ombron. La ŝelo estas glata kaj griza ĉe la pli maljunaj arboj.
Specioj kaj subspecioj
[redakti | redakti fonton]- Süntel-fago, Fagus sylvatica var. Tortuosa WILLKOMM (1887)
- Pendanta fago (Fagus sylvatica f. pendula)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Freŝdataj genetikaj esploradoj montris, la genro notofago ne apartenas al fagacoj sed konstituas sian propran familion, la notofagacojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2005) Bukva u Srbiji : (Fagus moesiaca/Domin, Mally/ Czeczoott.). Beogrado: Udruženje šumarskih inženjera i tehničara Srbije : Šumarski fakultet Univerziteta (Asocio de arbarekonomiaj inĝenieroj kaj teknikistoj: Arbarscienca Fakultato). ISBN 86-906937-0-X.