Zara Whites
Aspekto
Zara Whites | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Esther Kooiman |
Aliaj nomoj | Zara Whites |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1968 (56-jaraĝa) en 's-Gravendeel |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Edz(in)o | Roberto Malone (en) |
Okupo | |
Okupo | pornografia aktoro politika aktivisto |
TTT | |
Retejo | https://estherkooiman.fr/ http://zara-ecolo.over-blog.fr |
Zara Whites (naskiĝis la 8-an de novembro 1968 en vilaĝo 's-Gravendeel, nun parto de municipo Hoeksche Waard, Nederlando), kies vera nomo estas Esther KOOIMAN, estas aktorino nederlanda, kiu partoprenis ĉefe en pornaj filmoj.
Esther Kooiman estis prostituitino en Roterdamo. Ŝi komencis sian profesion en Italio kiel dancistino en la programo televida Colpo Grosso en 1989. Poste ŝi pozis por la revuoj Playboy kaj Penthouse, kaj ŝi komencis aktori.
Inter 1990 kaj 1992 ŝi aperis en dudek du pornaj filmoj eŭropaj kaj nord-amerikaj.
En 1992 ŝi ŝanĝis sian profesion kaj komencis aktori por la televido franca en televid-felietonoj erotikaj.