Saltu al enhavo

Sienna Miller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sienna Miller
Persona informo
Sienna Miller
Naskonomo Sienna Rose Diana Miller
Naskiĝo 28-an de decembro 1981 (1981-12-28) (43-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Heathfield School (en) Traduki
Instituto de Teatro kaj Kino Lee Strasberg
Francis Holland School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Savannah Miller (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Jude Law (2003–2011)
Tom Sturridge (2011–2015) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo filmaktoro
modelo
aktoro
mododezajnisto
televida aktoro
voĉaktoro
teatra aktoro
mondumano Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2000– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sienna Rose MILLER (naskiĝis la  28-an de decembro 1981 (nun 1981-12-28) en Novjorko) estas usona kaj brita aktorino, modelo kaj mododizajnistino. Ŝiaj plej grandaj sukcesoj estas (2011) en la filmoj Layer Cake, Alfie, Factory Girl, The Edge of Love kaj G.I. Joe: The Rise of Cobra.

Miller dum British Academy Film Awards 2007

Biografio

[redakti | redakti fonton]

La patro de Miller estas la bankisto Ed Miller, ŝia patrino Jo gvidis la londonan lernejon Lee Strasberg. Miller naskiĝis en Usono, plenkreskis, lernis en Britio. Ŝi havas usonan kaj britan ŝtatanecojn. Ŝiaj gepatroj divorcis baldaŭ post ŝia naskiĝo. Ŝi vizitis la lernejon Heathfield School en Ascot. Dum la lernado, ŝi malkovris sian emon al la arto.

Miller plulernis en Novjorko en la instituto Lee Strasberg Theatre and Film Institute. En Novjorko, ŝi ludis en la teatraĵoj The Striker, Independence kaj Cigarettes & Chocolate. Kiel fotomodelo, ŝi partoprenis en reklamkampanjoj de Coca-Cola, Prada kaj de la fama Pirelli-kalendaro de 2003. Ŝi estas intertempe ĉefa reprezentisto de la Jeans-marko Pepe Jeans London kaj varbas por la modolabelo Tod's. Miller ricevis en 2002 rolon en la sendependa filmo High Speed. Ŝia sekva rolo estis en la mallonga televida serio de FOX The American Embassy en 2002.

Tiutempe, Miller subskribis kontrakton kun Paramount Pictures por sep jaroj. Ŝia unua roleto estis surbaze de la traktato la roleto de Fiona Bickerton en la FOX-serio Keen Eddie. Ŝia sekva filmo estis la londona krim-dramo Layer Cake en 2004, en kiu ŝi ludetis kun Daniel Craig. Ŝi akiris pli grandajn sukcesojn en la filmoj Factory Girl, The Edge of Love kaj G.I. Joe: The Rise of Cobra.

Filmografio

[redakti | redakti fonton]
  • 2001: South Kensington
  • 2002: The Ride
  • 2002: High Speed
  • 2004: Layer Cake
  • 2004: Alfie
  • 2005: Casanova
  • 2006: Factory Girl
  • 2007: Camille
  • 2007: Stardust
  • 2008: Interview
  • 2008: The Mysteries of Pittsburgh
  • 2008: The Edge of Love
  • 2009: G.I. Joe: The Rise of Cobra
  • 2009: Hippie Hippie Shake
  • 2011: New Year's Eve
  • 2002: The American Embassy, 1 epizodo
  • 2002: Bedtime, 4 epizodoj
  • 2003-04: Keen Eddie, 13 epizodoj
  • 2009/2011: Top Gear, 2 epizodoj

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]