Ruĝokula turto
Ruĝokula turto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝokula turto (Streptopelia semitorquata) estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu enhavas turtojn kaj kolombojn.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas disvastigata loĝanta kaj reproduktanta birdo en Afriko sude de Saharo en medioj kiuj ne estas dezertaj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi specio estas komuna aŭ abunda ĉe akvo. Ĝi konstruas la neston el bastonetoj en arbo, ofte manglo, kaj tie la ino demetas du blankajn ovojn. La flugo estas rapida per regula flugilfrapo kaj eventuala vipado karaktera de kolomboj ĝenerale.
La Ruĝokula turto manĝas herbosemojn, granojn kaj aliajn vegetalojn. Ili estas tre surgrundemaj kaj plej ofte nutras sin surgrunde.
Kiel multaj aliaj specioj de tiu genro, ili ne estas tre gregemaj kaj ofte nutras sin solaj aŭ laŭ paroj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Ruĝokula turto estas grandeca, fortika turto, ĝis 34 cm longa. La dorso, flugiloj kaj vosto estas helbrunaj (dorso nur iomete pli malhela). La kapo, la kolo kaj subaj partoj estas rozkoloraj ĝis helgrizaj. Estas nigra makulstrio en la nuko bordita je helo. La kruroj kaj ringo de nuda haŭto ĉirkaŭ la okulo estas ruĝaj kaj de tie la nomo.
Dumfluge la specio montras nigrecajn flugilplumojn. La voĉo estas laŭta 'duu-duu-du-du.
Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj esta pli senkoloraj ol plenkreskuloj kaj havas skvamojn en la korpoplumoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Streptopelia semitorquata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata
- Birds of The Gambia de Barlow, Wacher kaj Disley. ISBN 1-873403-32-1