Provinco Kunar
Provinco Kunar | |||
---|---|---|---|
Administra unuo/Provinco | |||
provinco de Afganio [+] | |||
Lando | Afganio | ||
Supermara alteco | 1 906 m [+] | ||
Ĉefurbo | Asadabad | ||
- koordinatoj | 35° N, 71° O (mapo)3571.2Koordinatoj: 35° N, 71° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 4 339 km² (433 900 ha) [+] | ||
Areo | 4 339 km² (433 900 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 578 500 [+] (2006) | ||
Denseco | 133,33 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+04:30 [+] | ||
ISO 3166-2 | AF-KNR | ||
Provinco Kunar | |||
Vikimedia Komunejo: Kunar Province [+] | |||
Kunar (ankaŭ latinliterigita Konar, paŝtoe کونړ) estas unu el la 34 afganiaj provincoj kaj situas en la nordorienta parto de Afganio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kunar kovras areon de proksimume 4942 kvadrataj kilometroj kaj havas pli-malpli 417 000 loĝantojn.[1] La provinco situas en la montaro Hindukuŝo dense kovrata de arbaroj.
La najbaraj afganiaj provincoj estas Nuristano en la nordokcidento, Lagman en la okcidento kaj Nangarhar en la sudo.
En la oriento la provinco limas al Pakistano, nome sudoriente al ties ŝtate administrataj tribaj teritorioj Mohmand kaj Bajaur, kaj nordoriente al la distriktoj Lover Dir kaj Ĉitral de la pakistana provinco Ĥajber Paĥkunĥva (urdue خیبر پختون خواہ). La limo inter la provinco Kunar kaj Pakistano longas 175 kilometrojn.
Ĉefurbo de la provinco Kunar estas Asadabad.
Topografio
[redakti | redakti fonton]La rivero Kunar Rud fontas en la nordokcidenta Pakistano en glaĉero ĉe la suda flanko de la Hindukuŝo kaj komence havas la nomon Ĉitral. Ĝi fluas suden al Afganio, kaj sude de la limo ekhavas la nomon Kunar. Proksime de la urbo Ĝalalabad la rivero enfluas la riveron Kabul, laŭ kiu nomatas la afgania ĉefurbo kaj ties provinco.
La per la rivero ekestinta valo en Pakistano koresponde nomatas valo Ĉitral kaj en Afganio valo Kunar.
La afgana provinco Kunar ĉefe konsistas el tiu parto de la valo Kunar, kiu situas inter la monta altaĵo de Nuristano en la nordo kaj la valo de la rivero Kabul en la sudo, kaj el valoj de flankaj riveroj enfluantaj la riveron Kunar, kiel ekzemple la rivero Korangal enfluanta proksime de Asadabad. En la okcidento ne ekzistas klara, natura kaj topografia limo al la aliaj afganiaj provincoj en la montaro Hindukuŝo. En la oriento kaj sudoriento la provinco limiĝas per la montoĉeno Kabul-Tsapar, en la nordoriento per la montoĉeno Kaŝmund.
Proksimume 86 % de la provinco konsistas el montaro kaj sekaj altaj montaj deklivoj - tiu montaro dispartiĝas per krutaj kaj dense per arbaroj kovrataj riveraj valoj. La valoj plejparte tre malfacile alireblas. La restaj 14 % konsistas precipe el ebenaj areoj proksime de la riveraj bordoj.[2]
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Kunar havas proksimume 417 000 loĝantojn [1], el kiuj 95 % estas paŝtooj kaj 5 % nuristananoj. Proksimume 11 000 loĝantoj de Kunar loĝas en urboj, precipe la provinca ĉefurbo Asadabad. La restaj 406 000 vivas malurbo en vilaĝoj kaj unuopaj bienoj.[3]
Triboj de la provinco
[redakti | redakti fonton]La paŝtooj de Kunar divideblas en la tribojn Safi, Gorbuz, Masud, Vadir, Ŝinvari, Takari, Salarzaj, Vur, Kakazaj, Mohmand, Baezaj kaj Sepah.[4] Krome ankaŭ paŝtoaj nomadoj de la tribo Gilzaj loĝas en partoj de la provinco Kunar, aparte dumsomere en la regiono de la distrikto Gaziabad (vintre ili plejparte vivas en la afganiaj provincoj Lugar, Vardak kaj Parvan).[2]
La nuristananoj de Kunar plejparte apartenas al la tribo Kom. Tamen ankaŭ tre malgrandaj grupoj de la nuristananaj triboj Kalaŝa, Tregami, Kŝto kaj Gramsana vivas en unuopaj vilaĝoj de la provinco.[4]
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]El la 771 loĝlokoj de la provinco, en 705 parolatas precipe paŝtoe. La parto de la parolantoj de la paŝtoa en la suma loĝantaro estas pli ol 90%. En 35 loĝlokoj la nuristana estas la ĉefa lingvo, en 15 loĝlokoj la paŝaja kaj en po du loĝlokoj la persa (Dari) kaj uzbeka.[2]
Religio
[redakti | redakti fonton]La loĝantaro de Kunar plejparte sekvas hanafitan interpreton de sunaisma islamo, kies praktiko tre miksatas kun la antaŭislama honora kodekso de la paŝtoaj tradicioj.
En la provinco Kunar ekzistas 1 349 moskeoj kaj madrasoj, el kiuj multaj atribueblas al islama sekto kiu reprezentas naciisme paŝtoan kaj radikalan interpreton de la islamo - la tiel nomataj "lernantoj", do talibanoj.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En la provinco Kunar ekzistas proksimume 115 lernejoj. Proksimume 31% el la loĝantaro scipovas legi. Inter virinoj estas proksimume 7%.
Prisana infrastrukturo
[redakti | redakti fonton]En la provinco ekzistas tri malsanulejoj kaj 46 senlitaj medicinaj centroj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La plejparto de la loĝantaro de Kunar nutras sin de bestobredado kaj agrikulturo. Aparte en la valo de la rivero Korangal ankaŭ kultiviĝas kaj hakofaliĝas arboj por lignoproduktado. Krome en la provincoj, kiel en multaj partoj de Afganio, kultiviĝas papavo cele al neleĝa produktado de opio.
Politiko
[redakti | redakti fonton]Provincestro estas Sajed Fazlulah Vahidi.
Laŭ onidiroj Osama bin Laden de tempo al tempo restadas en la provinco lima al Pakistano.
distriktoj de la provinco
[redakti | redakti fonton]La provinco Kunar konsistas el 16 distriktoj, kiun poe gvidas distriktestro. La nombro, nomoj kaj limoj de la distriktoj ĝis nun ofte ŝanĝiĝis.
distrikto | loĝantoj[2] | areo[5] | noto |
Asadabad | 29 177 | 680 km² | |
Asmar | |||
Bar Kunar | 20 716 | 651 km² | |
Ĉapa Dara | 28 681 | 489 km² | |
Dangam | 15 509 | 341 km² | |
Dara-I-Peĉ | 44 958 | 528 km² | |
Gaziabad | 23 663 | ||
Ĥas Kunar | 31 950 | 325 km² | |
Maravara | 17 316 | 174 km² | |
Narang | 27 937 | 212 km² | |
Nari | 32 510 | 681 km² | (alternative Naraj) |
Nurgol | 25 047 | 368 km² | (alternative Nurgal) |
Savkai | 28 905 | 262 km² | (alternative Ĉavkaj) |
Ŝigal | 33 781 | (alternative Ŝeltan) | |
Sirkani | 24 080 | 231 km² | (alternative Sirkanaj) |
Vata Pur | 28 778 | (alternative Ŭata Pur, Wata Pur kaj Waterpor) |
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 nacia enketo pri riskoj kaj vundeblo 2007/8 (angle) en la retejo de la centra statistika organizaĵo de Afganio, PDF-dokumento de 1,77 MB, stato oktobro 2009, paĝo 4. Arkivita el la originalo je 2010-12-17. Alirita 2010-09-11 .
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Kunar - provinca profilo (angle). Arkivita el la originalo je 2010-10-07. Alirita 2010-09-11 .
- ↑ provincoj de Afganio - Kunar en la retejo NPS
- ↑ 4,0 4,1 triba mapo de Kunar en la anglalingva retejo nps.edu
- ↑ geografiaj kaj temaj informoj de la organizaĵo FAO (angle)
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul