Pál Titkos
Pál Titkos | |||
---|---|---|---|
atakanto | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 8-an de januaro 1908 en Budafok | ||
Morto | 8-an de oktobro 1988 (80-jaraĝa) en Budapeŝto | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Pál Titkos [titkoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Titkos Pál estis hungara futbalisto, trejnisto. Lia origina familia nomo estis Titschka (tiĉka)
Pál Titkos[1] naskiĝis la 8-an de januaro 1908 en Budafok-Kelenvölgy (nun urboparto de Budapeŝto), li mortis la 8-an de oktobro 1988 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Titkos futbalis en junulara teamo inter 1922-1926. Li apartenis resume al 3 prestiĝaj plenkreskaj teamoj inter 1926-1944, kie li ludis en 309 matĉoj kun 114 goloj. Intertempe li estis hungara ĉampiono dufoje. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1929–1938 48-foje kun 13 goloj. En 1938 en la mondĉampionumo li akiris arĝentan medalon. Li estis trejnisto inter 1942-1967, en tiu periodo li estis trejnisto ekzemple de la naciaj teamoj de Hungario kaj Egiptio. Li portis ankaŭ altajn postenojn en la hungara futbala asocio.