Mevo
Mevoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Laridae Vigors, 1825 | ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
Larus | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Mevo aŭ laro estas popularaj nomoj de birdoj el familio de laredoj, apartenantaj al la ordo de ĥaradrioformaj. Ili estas blankaj-grizaj aŭ blankaj-nigraj, vivas ĉe maroj aŭ riveroj, do konsideriĝas akvobirdoj, kaj distingiĝas per knara voĉo. Ili estas bonegaj flugantoj, kapablaj kapti en aero ĵetitan nutraĵon, kio estas ŝatata amuzo de infanoj.
Specioj de la familio laredoj
[redakti | redakti fonton]- Genro Larus
- Ruĝbeka mevo, Larus scoresbii
- Pacifika mevo, Larus pacificus
- Perua mevo, Larus belcheri
- Olroga mevo, Larus atlanticus
- Katmevo, Nigravosta mevo aŭ Nigrapinta mevo, Larus crassirostris
- Cindra mevo, Larus modestus
- Heermana mevo, Larus heermanni
- Blankokula mevo, Larus leucophthalmus
- Hemfriĉa mevo, Larus hemprichii
- Griza mevo, Larus canus
- Koralmevo, Larus audouinii
- Ringobeka mevo aŭ Delavara mevo, Larus delawarensis
- Kalifornia mevo, Larus californicus
- Nigramantela mevo, Larus marinus
- Dominika mevo, Larus dominicanus
- Blugriza mevo, Larus glaucescens
- Okcidenta mevo, Larus occidentalis
- Flavpieda mevo, Larus livens
- Glacimevo, Larus hyperboreus
- Blankflugila mevo, Larus glaucoides
- Tajera mevo, Larus thayeri
- Arĝentmevo, Larus argentatus
- Heŭglina mevo aŭ Siberia mevo, Larus heuglini
- Amerika arĝentmevo, Larus smithsonianus
- Flavkrura mevo, Larus michahellis
- Kaspia mevo, Larus cachinnans
- Siberia arĝentmevo, Larus vegae
- Armenia mevo, Larus armenicus
- Ardezdorsa mevo, Larus schistisagus
- Malhela mevo, Larus fuscus
- Granda nigrakapa mevo aŭ Pallasa mevo, Larus ichthyaetus
- Brunkapa mevo, Larus brunnicephalus
- Grizkapa mevo, Larus cirrocephalus
- Hartlaŭba mevo, Larus hartlaubii
- Blanka mevo, Larus novaehollandiae
- Tarapungo, Larus scopulinus
- Nigrabeka mevo aŭ Nigrabeka tarapungo, Larus bulleri
- Brunkrona mevo, Larus maculipennis
- Ridmevo, Larus ridibundus
- Maldikbeka mevo, Larus genei
- Bonapartea mevo, Larus philadelphia
- Saŭndersa mevo, Larus saundersi
- Montara mevo, Larus serranus
- Nigrakapa mevo, Larus melanocephalus
- Resta mevo, Larus relictus
- Nigreca mevo, Larus fuliginosus
- Amerika ridmevo, Larus atricilla
- Franklina mevo, Larus pipixcan
- Pigmea mevo, Larus minutus
- Genro Rissa
- Trifingra mevo, Rissa tridactyla
- Ruĝkrura trifingra mevo, Rissa brevirostris
- Genro Pagophila
- Eburmevo, Pagophila eburnea
- Genro Rhodostethia
- Rozmevo, Rhodostethia rosea
- Genro Xema
- Sabina mevo, Xema sabini
- Genro Creagrus
- Forkovosta mevo aŭ Galapaga mevo, Creagrus furcatus
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Mevoj estas birdoj de la familio de Laredoj. Ili estas plej rilataj al ŝternoj de la familio Sternedoj, aŭkoj, kaj tondilbekuloj, kaj pli malproksime al vadbirdoj. Plej granda parto de mevoj apartenas al ampleksa genro Larus, sed estas aliaj kvin genroj kun po unu aŭ du specioj..
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ili estas tipe mezgrandaj au grandaj birdoj, plej ofte grizaj aŭ blankaj kun nigraj markoj en la kapo aŭ flugiloj. Ili havas fortikajn, longajn hokajn bekojn kaj retajn piedojn; la kruroj estas flavaj, ruĝaj aŭ nigraj. Multaj specioj de mevoj havas ĉe la bekopinto aŭ proksime markojn ĉu ruĝajn ĉu nigrajn ĉu ambaŭe en formo de makuloj aŭ ringoj kiuj utilas por ke la idoj frapu tie por stimuli vomadon de manĝaĵo. La specioj de mevoj laŭ grando estas inter la Pigmea mevo de ĉirkaŭ 120 g kaj 29 cm ĝis la Nigramantela mevo de ĉirkaŭ 1.75 kg kaj 76 cm.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Plej granda parto de mevoj, ĉefe tiuj specioj de la genro Larus, nestas sur grundo kaj estas karnovoraj, kiuj predas vivajn estaĵojn aŭ kadavraĵojn profitante oportunon. Vivaj estaĵoj tre ofte inkludas krabojn kaj etajn fiŝojn. Escepte la Trifingra mevo, mevoj estas tipe marbordaj aŭ internaj specioj, rare internirante la marojn. La grandaj specioj atingas plenkreskulan plumaron post kvar jaroj, sed etaj mevoj post du jaroj.
Mevoj -ĉefe la plej grandaj specioj- estas lertaj kaj inteligentaj birdoj, kiuj montras kompleksajn metodojn de interkomunikado kaj altan ŝtupon de socia strukturo. Kelkaj specioj (ekzemple la Arĝentmevo) pruvis kondutojn de uzado de iloj. Multaj specioj de mevoj lernis kunvivi sukcese kun la homaro kaj prosperis en homaj medioj, ekzemple unue en marbordoj homloĝataj kaj poste laŭ la riveroj internen al akvumaj kamparoj. Aliaj estas kleptoparazitaj por atingi manĝaĵon.
Grupoj
[redakti | redakti fonton]Du vortoj estas ofte uzataj inter mevoŝatantoj por subgrupigo de mevoj:
- Grandaj blankokapaj mevoj por la 16 specioj similaj al la Arĝentmevo el Nigramantela mevo ĝis la Flavkrura mevo laŭ la apuda taksonomia listo
- Blankoflugilaj mevoj por la du specioj kiuj reproduktiĝas en la Arkto, nome Blankflugila mevo kaj Glacimevo
Hibridiĝo inter specioj de mevoj okazas ofte, kvankam ofteco dependas el la koncernaj specioj (vidu Hibridiĝo ĉe mevoj). La taksonomio de la Grandaj blankokapaj mevoj estas ĉefe komplika.
La Amerika Organizo de Ornitologoj kunmetas Ŝternedojn, Sterkorariedojn kaj Rinkopedojn kiel subfamiliojn en la familio Laredoj, sed lastatempaj pristudoj (Paton et al., 2003; Thomas et al., 2004; Paton & Baker, 2006) indikus, ke tio estas malprava.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Aŭstralia mevo Larus argentatus
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.montereybay.com/creagrus/gulls.html Arkivigite je 2006-08-15 per la retarkivo Wayback Machine