Mataiva
Aspekto
Mataiva | ||
---|---|---|
Mataiva Atolo | ||
insulo • atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 14° 53′ 0″ S, 148° 43′ 0″ U (mapo)-14.883333333333-148.7166666666714Koordinatoj: 14° 53′ 0″ S, 148° 43′ 0″ U (mapo) | |
Longo | 10 km | |
Larĝo | 5,3 km | |
Areo | 16 km² | |
Plej alta loko | 14 m | |
Loĝantaro | 280 (2012) 18 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Pahua | |
Mataiva ("Naŭ okuloj" en la Tuamotua lingvo) estas korala atolo en la Tuamotua arkipelago. Ĝi situas en la Pallisera grupo, kaj estas la plej okcidenta insulo de la Tuamotuoj. La plej proksima atolo, Tikehau, situas 35 km orienten. Rangiroa situas 79 km orienten, kaj Tahitio 311 km suden.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La ovalforma laguno estas 5,3 km larĝa kaj 10 km longa kaj estas preskaŭ tute ĉirkaŭita de tero.
La laguno havas pasejon al la maro en la nordokcidento apud la nura vilaĝo Pahua. La pasejo estas tre malprofunda kaj ne estas ŝipveturebla. La arbaro sur la atolo estas preskaŭ netuŝata de homa aktiveco.
Administracio
[redakti | redakti fonton]Mataiva apartenas al la komunumo Rangiroa, kiu konsistas el 3 atoloj (Rangiroa, Tikehau kaj Mataiva, kaj la aparta insulo (Makatea).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Atololisto (france) Arkivigite je 2007-02-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Oceanpunktoj (angle)
- Diverseco de la France Polineziaj atoloj (angle) Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Bellingshausen (angle)