Love in the Time of Cholera
Love in the Time of Cholera | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Love in the Time of Cholera |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 2007, 21 feb. 2008 |
Ĝenro | drama filmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Affonso Beato |
Reĝisoro(j) | Mike Newell |
Produktisto(j) | Scott Steindorff |
Scenaro | Ronald Harwood |
Loko de rakonto | Kolombio |
Muziko de | Shakira • Antonio Pinto |
Rolantoj | Javier Bardem • Giovanna Mezzogiorno • Benjamin Bratt • John Leguizamo • Catalina Sandino Moreno • Fernanda Montenegro • Héctor Elizondo • Liev Schreiber • Ana Claudia Talancón • Unax Ugalde • Angie Cepeda • Laura Harring • Claudia Liliana González • Alicia Borrachero • Paola Turbay |
Produktinta firmao | New Line Cinema |
IMDb | |
Love in the Time of Cholera (Amo en la tempoj de ĥolero) estas usona amafera filmo de 2007 reĝisorita de Mike Newell. Bazita sur la samnoma romano de 1985 de la kolombia Nobel-premiito Gabriel García Márquez, ĝi rakontas la historion de amo inter Fermina Daza (ludita de Giovanna Mezzogiorno) kaj ŝia amanto, Florentino Ariza (Javier Bardem) kaj de ŝia edzo Juvenal Urbino (Benjamin Bratt) kio daŭras 50 jarojn, nome el 1880 ĝis 1930.
Ĝi estas la unua filmado el verko de García Márquez fare de studio de Holivudo, anstataŭ de latinamerika aŭ itala reĝisoro. Ĝi estas ankaŭ la unua angla-lingva verko de Oskar-nomumita brazila aktorino Fernanda Montenegro, kiu ludas la rolon de Tránsito Ariza. Shakira verkis du kantojn nome "Hay Amores" kaj "Despedida" por la filmo.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La filmo rakontas la historion de Florentino Ariza (Unax Ugalde juna / Javier Bardem matura), kapabla atendi 51 jarojn, 9 monatojn kaj 4 tagojn la amon de sia vivo, nome Fermina Daza (Giovanna Mezzogiorno). La historio startas fine de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20 jarcento ĉe Kolombia Karibio, en tempo de malriĉo kaj enlandaj militoj, krom la epidemio de ĥolero dum la "simptomoj de amo konfuziĝas kun tiuj de la malsano".
La juna Florentino enamiĝas de Fermina, kiu reciprokas, sed la sociaj diferencoj (ĉefe malakcepto fare de ŝiaj gepatroj) apartigas ilin. Finfine Fermina edziniĝas al la doktoro Juvenal Urbino (Benjamin Bratt). Sed, Florentino restas obsesita dum la cetero de sia vivo atendante oportunon por reveni al ŝi. Dume, Florentino eltenas eksterligajn amaferojn kun diversaj virinoj, ĉu vidvinoj ĉu fraŭlinoj, sed lia nura celo estas sukcese esti kun Fermina, por kio li atendas pacience dum pli ol 50 jaroj. Subite mortas la doktoro Urbino sed la rekonkero plue estos malfacila.
Geaktoroj kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Javier Bardem kiel Florentino Ariza, matura
- Unax Ugalde kiel juna Florentino Ariza
- Giovanna Mezzogiorno kiel Fermina Daza
- Benjamin Bratt kiel Dro. Juvenal Urbino
- John Leguizamo kiel Lorenzo Daza
- Fernanda Montenegro kiel Tránsito Ariza
- Catalina Sandino Moreno kiel Hildebranda Sánchez
- Alicia Borrachero kiel Escolástica
- Liev Schreiber kiel Lotario Thurgot
- Laura Harring kiel Sara Noriega
- Hector Elizondo kiel Don Leo
- Ana Claudia Talancón kiel Olimpia Zuleta
- Angie Cepeda kiel la vidvino Nazaret
- Patricia Castañeda kiel Granda sinjorino 4a
- Marcela Mar kiel America Vicuña
- Paola Turbay kiel Misterulino 2a
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo
- [1] ĉe IMDb