Juan Guaidó
Juan Guaidó | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Juan Guaidó | |||||
Naskonomo | Juan Gerardo Antonio Guaidó Márquez | ||||
Naskiĝo | 28-an de julio 1983 (41-jaraĝa) en La Guaira, Venezuelo | ||||
Lingvoj | hispana • angla vd | ||||
Loĝloko | Usono vd | ||||
Ŝtataneco | Venezuelo vd | ||||
Alma mater | Katolika Universitato Andrés Bello Universitato George Washington vd | ||||
Partio | senpartia (2020–) Frente Amplio Venezuela Libre (en) (2018–) Popular Will (en) (2009–2020) Democratic Unity Roundtable (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Fabiana Rosales (en) (2013–) vd | ||||
Infanoj | Miranda Guaidó Rosales (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto industria inĝeniero vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juan Gerardo GUAIDÓ Márquez (naskiĝis la 28-an de julio 1983) estas venezuela inĝeniero kaj politikisto. Li estas membro de la Partio Voluntad Popular [1], kaj estas federacia deputito por la subŝtato Vargas.
Li servis kiel Prezidanto de la Nacia Asembleo de Venezuelo ekde la 5-a de januaro 2019.
La 23an de januaro, Nacia Asembleo proklamis Guaidó kiel la provizora prezidanto de la lando (hispane Presidente encargado de Venezuela) anstataŭe de Nicolás Maduro [2]. La kialo estas, ke Maduro kaj lia socialisma registaro senigis la parlamenton de potenco kaj enigis la landon en gravan ekonomian kaj humanitaran krizon. Usono kaj la plej multaj latinamerikaj landoj do elektis rekoni Guaidó kiel prezidanton.
La 4an de februaro 2019, li ankaŭ estis rekonita kiel la legitima gvidanto de la lando fare de kelkaj eŭropaj registaroj, inkluzive de Britio, Svedio, Danio, Germanio, Francio kaj Hispanio [3]. La rekono estis antaŭvidita, ĉar Maduro ignoris postulojn voki novajn balotojn en la lando [4][5].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Juan Guaidó renunció a su partido Voluntad Popular para dedicarse a la presidencia interina de Venezuela (hispane) (5a de Januaro 2020). Alirita 7a de Januaro 2020 .
- ↑ Daniels, Joe Parkin, "Venezuela: who is Juan Guaidó, the man who declared himself president?", The Guardian, 2019-01-23. (en-GB)
- ↑ "Venezuelan bishops denounce Maduro's new presidential term as illegitimate", Catholic News Agency, 10a de Januaro 2019.
- ↑ "EU no longer acknowledges Venezuela's Guaido as interim president", Reuters, 6a de Januaro 2021. (angle)
- ↑ "Maduro faces off with U.S. over Venezuela rival's power claim", PBS, 24 January 2019.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Juan Guaidó ĉe Twitter
- Juan Guaidó ĉe Instagram
- Juan Guaidó en la retejo de la Nacia Asembleo de Venezuelo
- Biografio de CIDOB
- Intervjuo ĉe CNN, januaro 2019