Grizkapuĉa paradoksornito
Grizkapuĉa paradoksornito | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Grizkapuĉa paradoksornito
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Paradoxornis zappeyi (Thayer, 1912) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Grizkapuĉa paradoksornito (Paradoxornis zappeyi) estas specio de birdo de la familio de Timaliedoj lastatempe trapasita al la familio de Silviedoj aŭ de Paradoksornitedoj, en la tipa genro de Paradoxornis aŭ Paradoksornitoj, karakteraj pro bekoj similaj al tiuj de psitakoj.
Ĝi troviĝas kiel endemio nur en Ĉinio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj arbustaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Kiel la nomo sugestas, tiu specio montras tre grizajn kapon, kolon kaj supran bruston, pli malhele en frunto kaj krono. La griza kapo estas plej karaktera distingilo kaj indus la nomo de Grizkapa paradoksornito, sed tiu jam estas de alia specio de la genro nome Grizkapa paradoksornito. Kontrastas kaj rimarkindas la papageca hela beko kaj la malhela okulo ene de blanka okulringo. La supraj partoj ĉefe dorso estas brunaj kaj la subaj partoj malhelbrunaj pli hele en gorĝo kaj iom rozkolora en ventro.
La alvoko estas akra ‘trr'ik’ kaj ‘trrrh’ kaj la kanto altatona ‘ss-si-su-si’.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Paradoxornis zappeyi. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
- Robson, C. (2007). Family Paradoxornithidae (Parrotbills) pp. 292 - 321 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet.[rompita ligilo]
|