Gordon Allport
Aspekto
Gordon Allport | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1897 en Montezuma |
Morto | 9-an de oktobro 1967 (69-jaraĝa) en Kembriĝo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Harvard Glenville High School (en) |
Familio | |
Frat(in)o | Floyd Henry Allport (en) |
Okupo | |
Okupo | esplor-instruisto |
Verkoj | Gordon Allport, the man and his ideas |
Gordon Allport (naskiĝis la 11-an de novembro 1897 en Montezuma (Indianio), mortis la 9-an de oktobro 1967 en Kembriĝo (Masaĉuseco)) - estis usona psikologo. Lia koncepto de "funkcia aŭtonomio" apartenas al la idea fundamento de la humanisma psikologio. Allport emfazis la sanajn elementojn en la homa psiko, kontraste al Freud, kaj havis influon sur la psikologio de personeco.
La "skalo Allport", mezurilo de la malferma esprimo de antaŭjuĝo en homa socio, estas nomata laŭ li.