Saltu al enhavo

Dominika peso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dominga peso
leĝa valutovalutopeso
Ŝtato: Dominika Respubliko
Subdivido: 100 centavoj (centavos)
Kodo laŭ ISO 4217: DOP
Mallongigo: $, RD$, dom$
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 36,39 DOP
1 Eŭro = 53,12 DOP

(12-a de septembro 2009)

vdr

La dominga peso estas la valuto de la karibia ŝtato Dominika Respubliko. Ĝi dividiĝas en 100 centavojn. La kodo laŭ la normo ISO 4217 estas DOP. La valuto estas unu el pluraj naciaj valutoj de eksaj hispanaj kolonioj (kaj du internaciaj pagounuoj), kiuj ĉiuj dividas la nomon peso".

La dominga peso estas enlanda valuto kaj ne rajtas esti transportata eksterlanden.

Prezoj dum pagado ofte malaltiĝas ĝis plena pesa sumo, aŭ oni ricevas la ŝanĝmonon en formo de malgrandaj varoj. Nur en grandaj supermerkatoj oni ankaŭ ricevas ŝanĝmonon en moneroj.

Laŭ la stato de la jaro 2009 cirkulas la sekvaj moneroj kaj monbiletoj:

Moneroj: 1, 5, 10, 25 pesoj

Monbiletoj: 50, 100, 200, 500, 1000, 2000 pesoj

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]