Bill Tilden
Aspekto
Bill Tilden | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de februaro 1893 en Germantown |
Morto | 5-an de junio 1953 (60-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Mortokialo | Korinfarkto, apopleksio kaj koronaria trombozo |
Tombo | Ivy Hill Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Pensilvanio Peirce College (en) |
Familio | |
Patro | William Tatem Tilden (en) |
Patrino | Selina Hey (en) |
Frat(in)o | Herbert Marmaduke Tilden (en) |
Okupo | |
Okupo | tenisisto tenisa trejnisto |
Bill Tilden estas usona tenisisto. Li naskiĝis la 10-an de februaro 1893 en Filadelfio, Pensilvanio kaj mortis la la 5-an de junio 1953, do 60-jara, en Los-Anĝeleso, Kalifornio. Li konsideriĝas unu el la plej bonaj sportistoj en la historio de teniso, kaj en la unua duono de la 1920-aj jaroj dominis la internaciajn tenisajn turnirojn: Dum sep jaroj li gvidis la mondan rangliston pri teniso, do tiutempe estis la tutmonde plej bona tenisisto. Interalie li de 1920 ĝis 1925 seninterrompe kaj ankoraŭfoje en 1929 gajnis la Usonan Malferman Turniron, kaj en 1920, 1921 kaj 1930 venkis la prestiĝan britan turniron de Wimbledon.