Ksiangjang
Ksiangjang (literumita ankaŭ Xiangyang, en ĉina 襄阳, en pinjino Xiāngyáng) estas gubernia grandurbo de la provinco Hubejo, en Ĉinio. Ĝi limas norde kun Henano, sude kun Jingmen, okcidente kun Ŝijan kaj sudoriente kun Suiĵu. Ties areo estas de 19 700 km² kaj ties loĝantaro estas de pli ol kvin milionoj de personoj.
Ksiangjang | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | Ville : 441000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 680 000 (2019) [+] | ||||
Loĝdenso | 288 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 4′ N, 112° 9′ O (mapo)32.06536112.15307Koordinatoj: 32° 4′ N, 112° 9′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 71 m [+] | ||||
Areo | 19727,68 km² (1 972 768 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Xiangyang [+] | |||||
La rivero Han fluas tra la urbocentro kaj dividas la grandurbon nord–suden. La urbo mem estas kunurbaĵo de du iam apartaj urboj: nome Fanĉeng kaj Ksiangjang (aŭ Ksiangĉeng), kaj estis konata kiel Ksiangfan antaŭ 2010.
Historio
redaktiKsiangjang estas historia kaj kultura urbo fama en la tuta Ĉinio, kun historio de 2 800 jaroj. Tie okazis gravaj bataloj dum la periodo de la Tri Reĝlandoj. La murego de Ksiangjang spite sian antikvecon estas en tre bona stato. Ĝi estas tre vizitata urbo.
La batalo de Ksiangjang (en tradicia ĉina, 襄陽之戰; en simpligita ĉina, 襄阳之战; en pinjino, Xiāngyáng zhī zhàn) aŭ batalo de Ksiangfan (en tradicia ĉina, 襄樊之戰; en simpligita ĉina, 襄樊之战; en pinjino, Xiāngfán zhàn) estis serio de bataloj ligitaj al sieĝo de Ksiangjang, konsiderata unu de la plej grandaj de la dinastio Song, dum la jaroj 1267 ĝis 1273.
Ĉefaj ekonomiaj fontoj estas akvenergio, minado, tekstila industrio kaj aliaj industrioj, kaj agrikulturo.