La Ruĝa akcipitro (Erythrotriorchis radiatus) estas probable la plej rara aŭstralia rabobirdo. Ĝi troviĝas ĉefe en la savanaj arbaroj de norda Aŭstralio, ĉefe ĉe akvofluoj. Ĝi manĝas ampleksan gamon de vivantaj predoj, ĉefe birdoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝa akcipitro
Ruĝa akcipitro, masklo
Ruĝa akcipitro, masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Erythrotriorchis
Specio: E. radiatus
Erythrotriorchis radiatus
(Latham, 1802)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ruĝa akcipitro
Ruĝa akcipitro

Tiu aŭstralazia birdo estis konsiderata tre granda membro de la akcipitra subfamilio ene de la Akcipitredoj, sed nun oni supozas ke la similo al tiuj aliaj birdoj estas konverĝa. Fakuloj nun grupigas la Ruĝan akcipitron kun la surface nesimila Nigrabrusta milvo kaj la Kvadratvosta milvo kiel unu el la aŭstralaziaj malnovaj endemiaj rabobirdoj. Oni supozas, ke la prauloj de tiuj birdoj, eble kun grupeto de specioj el Sudorienta Azio kaj Afriko, okupis Gondvanon kaj dum jarmiloj diverĝis en la nunajn formojn.

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti