Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj
La nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Centrafrika Respubliko, Gabono, Kameruno kaj Kongo Brazavila.
Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono [+] | ||||
|
||||
Ĝi konstituas kune kun la okcident-kongaj marĉarbaroj, la tutmondaj 200-regionon nomitan "okcident-kongaj humidaj arbaroj".
Priskribo
redaktiLa ekoregiono okupas 434 100 kvadratajn kilometrojn en la sudoriento de Kameruno, la Sudokcidento de Centrafrika Respubliko, la oriento de Gabono kaj la nordo kaj okcidento de Kongo Brazavila.
Ĝi norde limtuŝas la Nord-kongan mozaikon de savanoj kaj arbaroj, sude la Okcident-kongan mozaikon de savanoj kaj arbaroj, oriente la okcident-kongajn marĉarbarojn kaj okcidente la atlantik-marbordajn ekvatorajn arbarojn.
Flaŭro
redaktiDu tipoj de arbaroj estas agnoskitaj : miksa humida kvazaŭĉiamverda gvinea-konga arbaro kaj unuspecio-dominanta humida ĉiamverda kaj kvazaŭciam gvinea-konga arbaro [1]. Scio de la flaŭro de tiu regiono estas multe plibonigita dum la lastaj jardekoj per la agadoj de organizaĵoj kiel ECOFAC [2], WCS [3], WWF, kaj aliaj. Iuj el la karakterizaj specioj de ekoregiono ampleksas elstarantajn arbojn kun alteco ĝis 60 metrojn (Entandrophragma congoense, Pentaclethera eetveldeana, Pericopsis elata, Gilbertiodendron dewevrei), arbedospecioj de Drypetes (D. calvescens, D. capillipes, D. chevalieri), kaj abundaj lianoj kaj rotangoj. La abundeco de rafiopalmoj estas notinda laŭlonge de la riverovaloj en la norda parto de la ekoregiono, kun unuspeciaj rafioarbareroj. Raphia monbuttorum kaj aliaj specioj estas komunaj.
Faŭno
redaktiLa ekoregiono gastigas gravajn populaciojn de la endanĝerigata okcidenta malaltaĵa gorilo (Gorilla gorilla gorilla) kaj de la afrika arbarelefanton (Loxodonta cyclotis). Hejmas en ĝi pli da goriloj, kaj eble pli da ĉimpanzoj (Pan troglodytes) ol en iu ajn alia afrika ekoregiono.
Endemiismoj
redaktiĜenerale, proporcioj de striktaj endemiismoj ne estas eksterordinare altaj, speciale por plantoj. Tamen, la freŝdata malkovro de novaj specioj de birdoj kaj etaj mamuloj indikas ke endemiismo eble pli altas ol ĝi estis antaŭe konsiderata, speciale en la Sangha-Baseno.
Konservado
redaktiLa ekoregiono estas endanĝerigata. La precipaj minacoj estas la troa arbarekspluatado, la plivastiĝo de la agrikulturo kaj la ĉasado por la konsumado.
Referencoj
redakti- ↑ White 1983
- ↑ ECOFAC Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ angle WCF
Bibliografio
redakti- angle White, F. 1983 : The vegetation of Africa, a descriptive memoir to accompany the UNESCO/AETFAT/UNSO Vegetation Map of Africa (3 Plates, Northwestern Africa, Northeastern Africa, and Southern Africa, 1:5,000,000). UNESCO, Paris.
Vidu ankaŭ
redakti- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Demokratia Respubliko Kongo
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Ekoregiono AT0126 : Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj (WWF)
- angle Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Northwestern Congolian lowland forests Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Tutmondaj 200; numero 6 : Humidaj arbaroj de la okcidenta Kongo-baseno (WWF) Arkivigite je 2017-01-12 per la retarkivo Wayback Machine