WORDPRESS 2.8 - ESPERANTA TRADUKO 1.0

Tio ĉi estas versio 1.0 de la Esperanta traduko de la
blogoprogramo WordPress 2.8:

  http://wordpress.org

La tradukon faris Bertilo Wennergren kaj Cindio McKee.

La laboron pri tradukado de WordPress vi povas sekvi en blogo ĉe:

  http://bertilow.com/div/esperanta_wordpress/

Instaloklarigoj estas en la HTML-dosiero "readme.html".


La paketo ankaŭ enhavas du kromprogramojn, kiujn kreis
Bertilo Wennergren:

  "Transliterado" prizorgas literojn ne-Askiajn en URL-nomoj de
  afiŝoj, paĝoj, kategorioj kaj etikedoj. Transliterado traktas
  Esperantajn supersignajn literojn kaj ankaŭ la literojn de
  kelkaj aliaj lingvoj. Oni tamen devas aparte aktivigi
  Transliteradon en la administra interfaco de WordPress (en la
  sekcio "Kromprogramoj", kaj ankaŭ aparte elekti (en la sekcio
  "Agordo"), kiuj el la transliteradaj skemoj estu aktivaj.

  "Cxapelado" ebligas aŭtomatan dumtajpan konvertadon de iksoj en
  Esperantajn ĉapelojn en tajpokampoj. La komentokampoj en la
  Esperantigitaj etosoj estas antaŭpreparitaj por uzo de tiu
  kromprogramo. Sed oni tamen devas aparte aktivigi Cxapeladon en
  la administra interfaco de WordPress.

Se vi trovas ion korektindan aŭ plibonigeblan, skribu al Bertilo
Wennergren ("bertilow" ĉe "gmail.com") aŭ al Cindio McKee
("cfmckee" ĉe "gmail.com").

Feliĉan blogadon!
