Walther Seidner
Aspekto
Walther Seidner | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-an de marto 1938 en Sibiu | |
Morto | 26-an de aŭgusto 2018 (80-jaraĝa) | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | germana • hungara • rumana vd | |
Ŝtataneco | Rumanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Walther Gottfried SEIDNER, naskiĝinta la 15-an de marto 1938 en Sibio, mortinta la 26-an de aŭgusto 2018[1]) estis pastoro kaj germanlingva verkisto el Transilvanio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]La filo de lignaĵisto studis evangelian teologion ĉe la altlernejoj de Kluĵo kaj Sibio. Lia unua deĵorloko estis ekde la 1962-a jaro Sângeorzu Nou, poste li fariĝis paroĥestro en Rusciori por la daŭro de 14 jaroj. Finfine ekde 1982 ĝis la emeritiĝo (2008) li estis laboranta en Slimnic.
En Rumanio oni konis tiun humanisme pensantan pastoron kaj esperantiston ĉefe pro liaj humurplenaj rakontoj, ofte abundantaj per filozofio kaj vortludoj. Krome pro multaj teatraĵoj, skribitaj kelkfoje ankaŭ en la dialekto de la transilvaniaj saksoj.
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Sherlock Honnes; Det Ärfstäck (teatraĵoj verkitaj en la loka dialekto)
- Eheliche Feuerwehr und andere Brandreden, Eldonejo Inteltipo, Sibio 1998
- Auf Wolke Sieben7Bürgen ... ; Paradies in der Hölle ; ... gute Nachtgeschichten, Eldonejo Honterus, Sibio 2007
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Intervjuo kun la verkisto okaze de lia 70-a naskiĝtago. germane
- Seidner, ŝerce Voltaire von Stolzenburg, prezentata de Hannelore Baier. Arkivigite je 2011-12-23 per la retarkivo Wayback Machine germane
- Recenzo de zajdnera libro. germane
- Intervjuo en la gazeto Siebenbürger Zeitung en la jaro 2015, kiam Seidner forlasis Slimnic. germane