Universitato de Frankfurto
La Johann Wolfgang Goethe Universitato Frankfurto ĉe Majno – germane Johann Wolfgang Goethe-Universität Frankfurt am Main, ekde 2008 kutime pli koncize nomata Goethe-Universität Frankfurt am Main, neformale Goethe-Uni Frankfurt, en Esperanto ofte mallongigata Universitato de Frankfurto aŭ Frankfurta Universitato - estas la universitato en la urbo Frankfurto ĉe Majno en Germanio (en la dua germania urbo nomata Frankfurto, nome Frankfurto ĉe Odro, ankaŭ estas universitato, kiu tamen havas la specifan nomon Eŭropa Universitato Viadrina). En la vintra semestro 2014/15 la universitato de Frankfurto ĉe Majno havis 46 613 studentojn, kio signifas ke tiumomente temis pri la tria plej granda universitato de Germanio. En ĝi instruas kaj esploras pli ol 600 profesoroj, kaj en 16 fakultatoj ofertatas 170 studfakoj. Kontraste al multaj aliaj altlernejoj de Germanio, kies centraj konstruaĵoj estas en historiaj kasteloj, la frankfurta universitato situas senescepte en modernaj konstruaĵoj, dividataj al kvar universitataj terenoj aŭ "kampusoj". Iom post iom la universitata vivo tamen pli koncentriĝu al centra konstruaĵo en la kvartalo Westend, kiu de 1928 estis la centralo de granda kemia konzerno kaj de 1952 la eŭropa centralo de la usona armeo - la antaŭa kampuso en la kvartalo Bockenheim iom post iom malfondiĝu.
Historio
[redakti | redakti fonton]La Universitato de Frankfurto foje estis konsiderita liberala aŭ politike klinanta maldekstren.
La Universitato de Frankfurto estas konata pro la Instituto por Socia Esploro (Institut für Sozialforschung) kiu estis fondita en 1924 kaj estis la hejmo de la Frankfurta skolo de socia teorio kaj politika filozofio. Kelkaj el la grandaj akademiuloj de la Universitato estas rilataj al tiu skolo, inkluzive de Theodor Adorno, Max Horkheimer kaj Jürgen Habermas same kiel Herbert Marcuse, Erich Fromm kaj Walter Benjamin. Aliaj personecoj kiuj laboris en la universitato estis la sociologo Karl Mannheim, la filozofoj Franz Rosenzweig, Martin Buber kaj Paul Tillich.
Dum la nazia periodo, preskaŭ triono de la lekciistoj estis maldungita kaj multaj studentoj estis forpelitaj pro rasaj kaj politikaj kialoj, multe pli ol en iu alia germana universitato.
Universitato Goethe en Frankfurto estis unu el la centroj de la studenta movado en Germanio en la 1960-aj jaroj kaj de la studentaj tumultoj en 1968.
En la lastaj jaroj Goethe-Universitato koncentriĝis precipe pri juro, historio kaj ekonomio kaj ĝi kreis novajn institutojn kiel la Instituto por Juro kaj Financo kaj la Centro por Financaj Studoj. Unu el la ambicioj de la universitato estas iĝi la gvida universitato en Germanio en la kampo de financo kaj ekonomio, konsiderante la proksimecon de la universitato al la financaj centroj de Eŭropo. Universitato Goethe fondis internacian premion por esplorado en financa ekonomio - la Deutsche Bank Prize in Financial Economics.
14 esploristoj de la Universitato de Frankfurto gajnis la Nobel-premion dum la jaroj.
Rilatoj al Esperanto
[redakti | redakti fonton]Multaj esperantistoj studis en la universitato aŭ havis studajn rilatojn al ĝi, kaj la anoj de la universitata Esperanto-grupo ĉiam signife influis la urban Esperanto-movadon (kiu aktivas ekde la jaro 1904, do jam antaŭ la universitata fondiĝo). Ĝis nun tamen ankoraŭ mankas pli specifa listigo de esperantistaj studentoj, profesoroj kaj aliaj sciencaj kunlaborantoj de la universitato. Nur unu el pluraj menciindaj estas la poldevena interlingvistino kaj universitata docentino Alicja Sakaguchi.