Saltu al enhavo

Kermano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kermano · کرمان
urbo de Irano
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Irano
Provinco Provinco Kermano
Poŝtkodo 761
Telefonkodo 34
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 537 718  (2016) [+]
Loĝdenso 2 976 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 17′ N, 57° 4′ O (mapo)30.29111111111157.067777777778Koordinatoj: 30° 17′ N, 57° 4′ O (mapo) [+]
Alto 1 760 m [+]
Areo 180,7 km² (18 070 ha) [+]
Horzono UTC+03:30
Kermano · کرمان (Irano)
Kermano · کرمان (Irano)
DEC
Situo de Kermano · کرمان

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kerman [+]
vdr
باغ وعمارت شاهزاده ماهان

Kermano, perse کرمان, estas metropolo kaj universitata urbo de Irano, kie estas la administra centro de la provinco same tiel nomata.

Bazaro en Kermano
palaco proksime de Kermano
historia "glaciodomo", nomata Jakĉalo, apud Kermano

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Kermano situas en plata kaj larĝa valo rande de dezerto. Teherano troviĝas en distanco de 1076 km-oj.

La grekoj konis la urbon, kiel "Karamani". Ĝi fondiĝis supozeble en la 3-a jarcento. En 642 la araboj okupis la urbon. En la 11-a kaj 12-a jarcentoj la Turko-Selĝukoj havis la urbon. En 1271 Marco Polo vizitis la urbon kaj priskribis ĝin, kiel fama loko de teksaĵoj kaj komercistoj. En 1794 terura sieĝo okazis, poste la viroj estis mortigitaj, la virinoj kaj la infanoj iĝis sklavoj, la urbo detruiĝis. En la 19-a jarcento Kermano rekonstruiĝis. En 1896 tertremo okazis.

Kermano estas centro de tapiŝofarado, sed oni faras ankaŭ kotonoteksaĵojn kaj kapro-lanofaraĵojn.

Distriktoj de Kermano estas ĉirkaŭitaj per montoj kiuj kaŭzas diversecon en la vetero. La norda parto situas en senpluva dezerto, dum la altebenaĵo de la suda parto ĝuas pli moderan klimaton. Jare pluvas nur 135 mm. Ofte okazas sabloŝtormoj.

Kermano havas gravan enlandan flughavenon. Fervojo kaj vojo Tehrano-Pakistano trairas la urbon.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]