Emilio Romero
Emilio ROMERO Gómez (Arévalo, Provinco Avilo, 21a de julio 1917 - Madrido, 12a de februaro 2003) estis hispana ĵurnalisto kaj verkisto.
Biografio kaj kariero
[redakti | redakti fonton]Li estas konsiderata kiel unu de la ĉefaj ĵurnalistoj de frankismo. Li intervenis aktive en politiko de la diktaturo, kaj okupis diversajn postenojn ĉefe rilatajn al sia profesio ĵurnalista, kiel ekzemple cenzuristo, sed ankaŭ kiel parlamentano de la nedemokrataj Cortes de la reĝimo. Li estis direktoro de la gazetoj La Mañana, Información kaj Pueblo —tie dum pli ol du dek jaroj— kaj estis ofta kolumnisto en ĵurnaloj Ya, ABC, Informaciones, El Periódico de Catalunya kaj gazeto Interviú, kaj krome li estis ankaŭ komentisto pri politiko en radio.
Kiel verkisto li estis tre varia aŭtoro: nome de romanoj, eseoj, teatro, prelegoj, artikolo ktp. Li publikigis jelkajn romanojn, kiel La paz empieza nunca, Todos morían en Casa Manchada, Verde doncella, Las ratas suben a la ciudad, Las personas decentes me asustan, Lola, su novio y yo kaj Tres chicas y un forastero, pro kiuj li ricevis plurajn premiojn, kiel Nacional de Literatura aŭ Premio Planeta. Kiel dramaturgo, li verkis dek kvin originalajn teatraĵojn premieritajn en Madrido, el kiuj menciindas Solo Dios puede juzgarme (1969), La Chocholila o El fin del mundo es el jueves (1981), kaj adaptis verkojn de Bertolt Brecht (Galileo) kaj de Georg Büchner (La muerte de Danton). Kiel eseisto li verkis inter aliaj: Cartas a un príncipe, Cartas a un Rey, Cartas malditas, Así está España, Tragicomedia de España kaj Retratos de época, tiuj du lastaj publikigitaj en 1985.
Onidiris, ke Emilio Romero eble jam antaŭkonis la klopodon de la puĉo de 23F, ĉar jam kelkajn tagojn antaŭ la puĉoklopodo li publikigis artikolon en la ĵurnalo ABC en kiu li akre kritikis la prezidanton Adolfo Suárez, defendis la neceson de 'un golpe de timón' (tuja rudroŝanĝego) kaj proponis la generalon (poste enĝaĝiĝinta en la puĉo) Alfonso Armada kiel ebla kandidato al prezidanteco. La saman tagon de la 23F li konversaciis telefone kun sia amiko la ekstremdekstristo poste kondamnita pro la puĉo Juan García Carrés. Ĉiuokaze, Romero neniam estis procesita pro la 23F.[1][2][3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Las Tertulias de Madrid. Emilio Romero. ABC». 31a de januaro 1981.
- ↑ Emilio Romero, Armada y el "golpe de timón" El País 2a de marto 1982.
- ↑ Las claves del 23-F según Calderón El País 10a de oktobro 2004.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- AMILIBIA, JESÚS MARÍA (2004). Emilio Romero: El gallo del franquismo. Temas de hoy.
- RICO, E.G. (1972). Emilio Romero. Dopesa.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Emilio Romero en 1978, en la programa de La 2 (TVE) A fondo, kun Joaquín Soler Serrano.
- Emilio Romero en la programo Epílogo, de Canal+.