Copacabana
Copacabana | |||
---|---|---|---|
neighbourhood in Rio de Janeiro (en) plaĝo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 58′ S, 43° 11′ U (mapo)-22.967033333333-43.180697222222Koordinatoj: 22° 58′ S, 43° 11′ U (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Copacabana (Rio de Janeiro) [+] | |||
Copacabana aŭ Kopakabano en Esperanto, estas eble la kvartalo plej fama de la urbo Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Antikve nomita Sacopenapã, ŝuldas sian aktualan nomon al kopio de la Virgulino de Copacabana, kies sanktejo troviĝas en Copacabana, Bolivio.
Situanta en la Suda Zono de la urbo, Copacabana havas strandon kun formo de duonluno kaj estas kromnomita Princineto de la Maro pro hegemonio en la 30-aj, 40-aj kaj 50-aj jaroj. Ĝi estas kvartalo por bohemiuloj, elegantuloj kaj riĉuloj, kaj tiele Copacabana estas origino de nombraj artaj eventoj kaj movadoj, pro kio ĝi iĝis turisma referenco de Brazilo.
La kvartalo havas grandan kvanton de restoracioj, kinejoj, bankoj, sinagogoj (tradicie estas hejmo de la brazila juda komunumo), vendejoj kaj teatroj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Fotoj de la strando de Copacabana kun filmeto kaj informaro
- Copacabana en la blogo "Ciudad Maravillosa"
22° 58′ 1.32″ S 43° 10′ 50.51″ U / 22.9670333 °S, 43.1806972 °U (mapo)