Ammerswil
Ammerswil | |
---|---|
Blazono de Ammerswil | |
Preĝejo kaj vilaĝcentro de Ammerswil | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Lencburgo |
Koordinatoj | 47° 22′ 10″ N 8° 12′ 25″ O / 47.36944 °N, 8.20694 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 10″ N 8° 12′ 25″ O / 47.36944 °N, 8.20694 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 659 (31 decembro 2008) |
Areo | 3,19 km² |
Alteco | 452 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5600 |
Komunumkodo | 4191 |
Mapo de Ammerswil | |
Ammerswil (prononcu amrsvil) estas komunumo en la distrikto Lencburgo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 659 loĝantojn je la fino de 2008.
Geografio
Ammerswil situas en transa valo inter la valoj de la rivero Bünz kaj Seetal. La valon senakvigas al okcidento la rojo Tribach, kiu post Egliswil nomiĝas Lenzburger Stadtbach (Urba rojo de Lencburgo) kaj alfluas al Aabach, kaj al oriento la rojo Krebsbach, kiu alfluas al Bünz.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,19 km², de kiuj iomete pli ol la duono, nome 1,85 km², estas kovritaj de arbaro kaj 0,29 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto situas sur alteco de 610 msm norde de la kulmino de la monto Hochwacht, kaj la plej malalta punkto sur alteco de 430 msm ĉe la suba ponto trans Krebsbach.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Ammerswil limas en nordo al Hendschiken, en oriento al Dintikon, en sudo al Egliswil, kaj en okcidento al la distriktĉefurbo Lencburgo, al kies poŝtkoda distrikto la vilaĝo apartenas.
Trafiko
La vilaĝo situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en Lencburgo en distanco de proksimume 3 kilometroj nordokcidente. La vilaĝo estas konektita al la publika trafikreto pere de loka buslinio de Lencburgo al Dintikon.
Historio
La unua dokumenta mencio de Ammerswil datiĝas el la jaro 893 kiel Onpretiswilare.
En mezepoko en Ammerswil unue regis la Grafoj de Lencburgo, ilin sekvis la Grafoj de Kiburgo kaj en la jaro 1264 ties heredantoj, la Habsburgoj. En ties nomoj la habsburgaj vasaloj, la Senjoroj de Hallwyl, ekde 1331 plenumigis la malaltan jurisdikcion en la loko. La malalta jurisdikcio poste al la Baronoj de Fidingen, tiam al la Baronoj de Grünenberg kaj fine al la Baronoj de Ballmoos.
En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Ammerswil fariĝis nun parto de la berna regejo, nome de Berna Argovio. Ammerswil ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio apartenis al la tribunala distrikto de Othmarsingen en la voktejo Lencburgo.
Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Ammerswil fariĝis komunumo de la distrikto Lencburgo en la nove fondita Kantono Argovio.
Eksteraj ligiloj
Distrikto Lencburgo | |
---|---|
Ammerswil - Boniswil - Brunegg - Dintikon - Egliswil - Fahrwangen - Hallwil - Hendschiken - Holderbank - Hunzenschwil - Lencburgo - Meisterschwanden - Möriken-Wildegg - Niederlenz - Othmarsingen - Rupperswil - Schafisheim - Seengen - Seon - Staufen |