Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj
La Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Ĉin-Japana ekoprovinco de la Palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome la ekoregiono apartenas al Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Japanujo.
Priskribo
La ekoregiono kovras areon de 138 300 kvadratajn kilometrojn je la pacifika ( tajheja ) flanko de la insuloj de Honŝuo, Ŝikokuo, kaj Kiuŝuo. La influo de la Kuroŝia Marfluo kaŭzas humidan klimaton kaj longan kreskadan sezonon, kiuj favoris ĉiamverdajn foliajn arbarojn. Laŭrisilvaj arbaroj kreskadis apud la marbordo, kaj kverkaroj superregadis landinterne. Je pli altaj altitudoj, la Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj transiris al Tajhejaj montaraj falfoliaj arbaroj de la landinterno [1].
La arbaroj ampleksas miksaĵon de specioj kiuj devenas de mezvarma kaj tropika Azio. Specioj de tropikaj originoj inkluzivas du speciojn de konifero Podocarpus, du speciojn de Pittosporum, plurajn speciojn el la laŭracoj ( Machilus, Neolitsea, cinamomo ), kaj Cycadophyta ( Cycas revoluta ). Arboj kun originoj en mezvarma Eŭrazio inkluzivas Japanan fagon, ĉiamverdajn kverkojn kaj Castanopsis[2].
En la ekoregiono troviĝas la plej grandaj urboj kiel Tokio, Jokohamo, Osako, kaj Nagojo, kaj plimulto de la arbaroj estis tranformitaj al agrikulturo aŭ urbanizado. Postrestantaj areoj de arbaro troviĝas ĉirkaŭ temploj kaj sanktejoj, je krutaj deklivoj, kaj en kanjonoj. Sekundaraj arboroj, nomitaj Satojama, troviĝas je montetoflankoj kiuj limtuŝas kultivitajn terenojn.